Mozaiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mozaiko estas jam en la antikveco konata speco de pentrotekniko (murpentrado), ĉe kiu per apudmeto de diverskoloraj formtranĉitaj partoj (ŝtono- aŭ vitropecoj, ankaŭ partoj de papero aŭ teksaĵo) estiĝas bildoj, figuroj, kiuj ornamas pavimon, muron, meblon. La vorto mozaiko venas origine el la greka Musauik, signifante "ornamita".
Laŭ Francisko Azorín mozaiko estas Bildo farita per diverskoloraj ŝtonetoj, uzata kiel luksa pavimo, pario, k.c.[1] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzaĵo) kaj de tie la latina musivus. Kaj li aldonas la terminojn mozaikarto, por arto fari aŭ pristudi mozaikojn; mozikisto, por laboristo kiu profesie mozaikas. Kaj li distingas tipojn: nome:
- Aleksandria mozaiko, mozaiko farita per ŝtonetoj blankaj kaj nigraj aŭ grizaj kaj ruĝaj.
- Litostrata mozaiko, mozaiko formita per ĉia ŝtonetaro.
- Teselata mozaiko, ŝakforma mozaiko.
- Vermikulata mozaiko, mozaiko kun vermoformaj bildoj.
- Sektila mozaiko, moziko, kies ŝtonetoj havas geometriajn regulajn formojn.[2]
La antikva mozaika arto estis kultivita kaj atingis ĝian pinton ĉefe en la bizanca imperio, sed altkvalitaj specimenoj troviĝas plenplene je aliaj antikvaj restaĵoj tra la antikva mondo, kie regis la Romia imperio.