Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en SET Lančov, lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de ĈEA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan Gramatikon de Esperanto (1988). Kun Zdeněk Rusín li tradukis romanon de František Kožík pri KomenioLumo en tenebroj (1992), kun Jiří Patera rakontojn de Jaroslav HašekNe nur soldato Švejk (1994), kunlaboris ĉe novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, 1995, Kraft: Ĉeĥa-esperanta vortaro, 1998) kaj ĉe broŝuro de fundamentoj de la ĉeha lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza ĉeha konversacio, 1996), kiu estis tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun Václav Pecák filozofian verkon de Bruno VogelmannNova realismo (1996).
Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj, postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis la verkojn de Josef Vondroušek, Miloš Lukáš, František Omelka kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan vortaron de iama scienc-teknika sekcio de ĈEA. Pro arkivaj celoj ankaŭ malnovajn esperantlingvajn publikaĵojn, kiuj restis nur en kelkaj ekzempleroj.
Mezlerneja abituriento, en civila vivo li laboris dudek jarojn kiel teknika normigisto en konstruejo de komputila tekniko. Nun li laboras kiel vendisto de elektronikaj krompartoj por radioamatoroj en vendejo de Jaromír Buček (1951-2021) kaj vivas en Brno.
Gramatiko de Esperanto (Třebíč, 1988)
Jarlibro de ĈEA (ĈEA, 1992)
25 jaroj de ĈEA (jarlibro de ĈEA)
Esperanta-ĉeĥa vortaro (kun Karel Kraft, KAVA-PECH, 1995)
Karel Čapek: Laŭdo de ĵurnaloj (La Ondo de Esperanto, 6/2000)
Detlev Blanke: Interlingvistika. Cesty k odborné literatuře (KAVA-PECH 2004)
Petr Ginz: Rememoro pri Prago. - Nun distingi estas ludo ... (en: Chava Pressburger: Taglibro de mia frato, KAVA-PECH 2005 - traduko de poemoj, p. 21, 61-63)
ISO - modelo por nia normiga laboro (en: Perspektivoj de monda nutraĵproduktado, AEST 1984 Brno, p. 107-111)
La verbaj aspektoj en Esperanto (en: Akademiaj studoj, 1985, p. 215-216)
Komputiligo de libroj - vojo al savo de nia libra kulturo (en: Modernaj rimedoj de komunikado, terminologiaj problemoj, KAEST 1999, KAVA-PECH, p. 160-166)
Esperanto en la diĝita mondo (en: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAEST 2001, p. 102-106)
Esperanto en la virtuala mondo (en: Fakaj studoj en Esperanto, KAEST 2003, p. 43-47)
Vikipedio: Aktualigo de Enciklopedio de Esperanto (en: Fake pri Esperanto kaj esperante pri sciencoj, KAEST 2005, p. 37-39)
Maŝinelementoj laŭ Ján Mužlay (en: Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj, KAEST 2007, p. 101-107)
Ĉu ni havas strategion? (La Ondo de Esperanto, 10/2007, p. 13)
Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektronikigo (en: Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj, Viena seminario, UEA 2009, p. 69-72)
Estonto de la cifereca mondo (en: La arto labori kune, UEA 2010, p. 776-780)
Překlady české literatury do čínštiny prostřednictvím esperanta (Tradukoj el la ĉeĥa literaturo en la ĉinan pere de Esperanto, Fénix, 1-2/2012, gazeto de ĉeĥa-ĉina amikeco)
Problemoj de pedagogia terminaro en Esperanto (Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, KAEST 2013, p. 103-108)
Prilaborado de arkivoj (en: Arkivoj kaj bibliotekoj - kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, KAEST 2014, p. 53-57)
Jiří Patera 1935-2015 (La Gazeto, n-ro 181, januaro 2016)