![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Milevsko-kl%25C3%25A1%25C5%25A1ter2009b.jpg/640px-Milevsko-kl%25C3%25A1%25C5%25A1ter2009b.jpg&w=640&q=50)
Milevsko
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Milevsko estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Sudbohemia regiono, distrikto Písek, 25 km nordoriente de Písek kaj 20 km okcidente de Tábor. Centro de la mikroregiono, sidejo de maŝinindustrio (aertekniko), de lignaĵ-, tekstil- kaj nutraĵindustrioj. Vivas ĉi tie 8 040 loĝantoj (2024).
Milevsko | |||
germane Mühlhausen | |||
urbo | |||
Monaĥejo Milevsko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Milevsko | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Milevsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Tabora montetaro, Vlaŝima montetaro | ||
Memorindaĵo | Monaĥejo Milevsko | ||
Rivero | Milevský potok | ||
Situo | Milevsko | ||
- alteco | 461 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 27′ 01″ N 14° 21′ 34″ O (mapo) | ||
Areo | 42,49 km² (4 249 ha) | ||
Loĝantaro | 8 040 (2024) | ||
Denseco | 189,22 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1184 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 399 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549576 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 16 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.milevsko-mesto.cz | |||
![]() | |||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Milevsko-statue.jpg/640px-Milevsko-statue.jpg)
La plej grava vizitindaĵo de la urbo estas ampleksa konstrukomplekso de la monaĥejo Milevsko, la plej malnova en Suda Bohemio, en 2007 parte rekonstruita kaj en 2008 proponita por la listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Inter regulaj kulturaj aranĝoj en la urbo plej famas la antaupaska karnavala procesio kun tradiciaj popolmaskoj.
La urbo nuntempe ofertas kompletajn turismajn servojn por siaj vizitantoj. Pro sia strategia situo inter la distrikto Písek, Tábor,Příbram kaj Benešov kaj kvieta nedamaĝita naturo en la proksima ĉirkaŭaĵo ĝi estas taŭga celo por trankvila feriado.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Zhoř, Přeborov, Jickovice, Zbelítov, Sepekov, Chyšky, Hrejkovice, Přeštěnice, Hrazany, Kučeř, Kostelec nad Vltavou, Květov, Osek kaj Branice.