Midraŝo
ĝenro de rabena literaturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Midraŝo (hebree מדרש midraŝ, plurale midraŝim) estas ĝenro aŭ metodo de biblia ekzegezo, precipe en judismo. La vorto signifas "rakonto" sed etimologie devenas de radiko signifanta "enketi" aŭ "studi". La termino "midraŝaro" povas, larĝasence, nomi la tutan predikan literaturon pri bibliaj tekstoj. Midraŝoj preterpasas la limojn de simpla distilado de religiaj, juraj, aŭ moralaj instruoj. Ili plenigas multajn truojn en la biblia rakontaro pri eventoj kaj personoj, kiujn la biblia teksto mem nur aludas aŭ sugestas.[1]
Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Fermi
La termino "beit midraŝ" ("domo de midraŝo, midraŝejo") nomas studoĉambron, precipe en juda religia lernejo. La sama ŝemida radiko naskas ankaŭ la araban vorton madrasa (arabe: مدرسة) "lernejo".