From Wikipedia, the free encyclopedia
Michelle Yeoh Choo Kheng (denaske Yeoh Choo Kheng; en simpligita ĉina: 杨紫琼; en tradicia ĉina: 楊紫瓊; en pinjino: Yáng Zǐqióng; 6a de Aŭgusto 1962)[1][2] estas malajzia aktorino. Listigita Michelle Khan en siaj fruaj filmoj en Hongkongo, ŝi famiĝis en la 1990-aj jaroj stelulinte en serioj de hongkongaj agadfilmoj en kiuj ŝi ludis siajn proprajn dublantojn, kiel ĉe Yes, Madam (1985), Magnificent Warriors (1987), Police Story 3: Supercop (1992), The Heroic Trio (1993), kaj Holy Weapon (1993).
Michelle Yeoh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Michelle Yeoh | |||||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1962 (62-jaraĝa) en Ipoh, Malajzio | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | ĉina • angla • malaja vd | ||||
Ŝtataneco | Malajzio vd | ||||
Alma mater | Royal Academy of Dance (en) SMK Main Convent, Ipoh (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yeoh Kian Teik (en) vd | ||||
Patrino | Janet Yeoh (en) vd | ||||
Edz(in)o | Jean Todt (en) (2023–) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Michelle Khan vd | ||||
Okupo | aktoro partoprenanto de belec-konkurso modelo filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1984– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Supercop ❦ The Heroic Trio ❦ Butterfly and Sword ❦ Executioners ❦ Holy Weapon ❦ Supercop 2 ❦ Tai Chi Master ❦ Wing Chun ❦ The Soong Sisters ❦ Tomorrow Never Dies ❦ Moonlight Express ❦ Tigro kaj drako ❦ Crouching Tiger, Hidden Dragon: Sword of Destiny ❦ Tuŝo ❦ Silver Hawk ❦ Memoirs of a Geisha ❦ Fearless ❦ Sunshine ❦ Far North ❦ The Children of Huang Shi ❦ Babylon A.D. ❦ The Mummy: Tomb of the Dragon Emperor ❦ True Legend ❦ Reign of Assassins ❦ Kung Fu Panda 2 ❦ The Lady ❦ Final Recipe ❦ Mechanic: Resurrection ❦ Morgan ❦ Guardians of the Galaxy Vol. 2 ❦ Crazy Rich Asians ❦ Master Z: The Ip Man Legacy ❦ Last Christmas ❦ Boss Level ❦ Gunpowder Milkshake ❦ Shang-Chi and the Legend of the Ten Rings ❦ Paws of Fury: The Legend of Hank ❦ Avatar: Fire and Ash ❦ Avatar 4 ❦ Avatar 5 ❦ Strike Back: Legacy ❦ Marco Polo ❦ Star Trek: Discovery, season 1 ❦ Star Trek: Discovery, season 2 ❦ Star Trek: Discovery ❦ Everything Everywhere All at Once vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Translokiĝinte al Usono, Yeoh akiris internacian agnoskon per stelulado en filmo pri James Bond nome Tomorrow Never Dies (1997) kaj en la filmo de reĝisoro Ang Lee pri batalartoj nome Tigro kaj drako (2000), pro kio ŝi estis nomumita al la premio BAFTA por Plej Bona Aktorino en Ĉefrolo. Pro sia rolo kiel elĉerpita patrino naviganta plurverson en Everything Everywhere All at Once (2022), ŝi ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Aktorino, iĝante la unua aziano (laŭ usona konsidero), la dua neblanka virino (same) kiu ricevis tiun premion, kaj la unua malajziano kiu ricevis ajnan Oskar-premion en iu ajna kategorio.[3][4][5][6][7][8]
Aliaj verkoj de Yeoh estas Memoirs of a Geisha (2005), Sunshine (2007), Reign of Assassins (2010), Kung Fu Panda 2 (2011), kaj The Lady (2011), en kiu ŝi ludis la rolon de Aung San Suu Kyi. Ŝi ludis duarangajn rolojn en amaferaj komedioj Crazy Rich Asians (2018) kaj Last Christmas (2019), kaj en la filmo de Kinematografia Universo de Marvel nome Shang-Chi and the Legend of the Ten Rings (2021). Per televido, Yeoh stelulis en Star Trek: Discovery (2017–2020) kaj The Witcher: Blood Origin (2022).
La prifilma retejo Rotten Tomatoes rangigis ŝin la plej granda agadheroino de ĉiuj tempoj en 2008.[9] En 1997, ŝi estis elektita de People kiel unu el la "50 Plej Belaj Homoj en la mondo", kaj en 2009 la sama gazeto listigis ŝin kiel unu el la "35 All-Time Screen Beauties" (35 kinbeluloj de ĉiuj tempoj).[10] En 2022, Time nomis ŝii unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo en sia ĉiujara listo kaj sia Ikono de la Jaro.[11][12]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.