muzeo en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metropola Muzeo de Arto (angle Metropolitan Museum of Art, familiare konata kiel La Met) estas la plej granda muzeo pri arto en Usono, kaj pro la 7.06 milionoj vizitantoj en ĝiaj tri ejoj en 2016, la plej vizitata arta muzeo en la mondo, kaj la kvina de ia ajn muzeo.
Ĝi havas konstantan kolekton enhavanta pli ol du milionoj da artaĵoj, dividita en deksep oficialajn sekciojn. La ĉefkonstruaĵo, situanta en la insulo Manhatano, ĉe la orienta flanko de Centra Parko, en la parto de Supra Orienta Flanko konata kiel Muzea Mejlo, estas per areo unu el la plej grandaj artgalerioj de la mondo. Ekzistas ankaŭ multe pli malgranda dua loko en Supra Manhatano, ĉe La Klostroj, kiu havas mezepokan arton. Je la 18a de Marto, 2016 la muzeo malfermigis plian spacon, la Met Breuer en Madison-avenuo en la Supra Orienta Flanko; ĝi pligrandigas la kolekton de moderna arto.
Reprezentitaj en la konstanta kolekto estas artaĵoj de la grek-romia antikvo kaj antikva Egiptio, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj majstroj, kaj ampleksa kolekto de usona kaj moderna arto. Ĝi ankaŭ konservas ampleksajn posedaĵojn de Azio, Oceanio, Bizancio, kaj Islama arto. La muzeo ankaŭ estas hejmo por enciklopediecaj kolektoj de muzikaj instrumentoj, kostumoj kaj akcesoraĵoj, kaj antikvaj armiloj kaj kirasoj de ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj kolektoj, alternante sin de la unua jarcento en Romo al moderna usona dizajno, estas konstante instalitaj en la galerioj de La Met.
La Metropolita Muzeo de Arto estis fondita en 1870 fare de grupo da usonanoj. La fondintoj inkludis komercistojn kaj financistojn, same kiel gvidajn artistojn kaj pensulojn, kiuj volis malfermi muzeon por alporti artan edukon al la usonanoj. Ĝi malfermiĝis la 20-an de februaro 1872, kaj estis originale situanta ĉe 681 Kvina Avenuo, kaj en 1880 translokigita al nova, la nuna sidejo. La konstruaĵo troviĝas en registro de la Naciaj Historiaj Lokoj.
Riĉaj kolektoj de pentrarto ampleksas verkojn de la plej famaj mondaj kreintoj. La 17-jarcenta nederlanda arto estas prezentata de la verkoj de: Frans Hals, Rembrandt kaj Johannes Vermeer.
La italan pentrarton famigas la bildoj de Giotto, Sandro Botticelli, Rafaelo, Paolo Veronese.
La muzeo posedas ankaŭ grandan kolekton de la 19-jarcenta franca pentrarto, interalie la verkojn de: Jean-Baptiste Camille Corot, Gustave Courbet, Paul Cézanne, Edouard Manet, Claude Monet, Pierre-Auguste Renoir, Paul Gauguin, Vincent van Gogh, Georges Seurat.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.