From Wikipedia, the free encyclopedia
Naciaj Historiaj Lokoj estas protektataj lokoj en Usono, kiuj havas historian signifon. Tri specoj estas distingitaj en la nomenklaturo de la usona nacia parka sistemo:
Naciaj Historiaj Lokoj kaj Naciaj Historiaj Parkoj plejparte estas posedaĵoj de la usona registaro, kaj estas prizorgataj de dungitoj de la sistemo de Naciaj parkoj. La Naciajn Historiajn Objektojn kaj Naciajn Historiajn Lokojn, kontraste, ĝenerale ne proprietas la registaro nek prizorgas la Nacia parka sistemo.
En la anglalingva nomenklaturo, la Nacia parka sistemo eble iom harfendeme distingas inter "historic" (historie grava) kaj "historical" (historia).
La jura bazo de la Historiaj Situoj estas la leĝo "Historic Sites Act" de 1935. La unua establita estis en Salem, Masaĉuseco, en 1937, por konservi kaj interpreti la maran historion de Nov-Anglio kaj de Usono.
Ekzistas unu "internacia historie grava situo" en la usona sistemo, nome Insulo Saint Croix (Majno), ĉe la limo de Nov-Brunsviko, kie la unua konstanta francaro eksetlis en Norda Ameriko. Ĝi rekonas la gravan influon de tiu ekloĝo al la historioj de kaj Kanado kaj Usono.
Ankaŭ inter la naciaj historiaj parkoj troviĝas unu "internacia", nome Internacia historia parko de la Orimpetego Klondike, formale establita de la registaroj de Usono kaj Kanado en 1998. Ĝi konsistas el tri disaj partoj, situantaj en Vaŝingtonio, Alasko, kaj Jukonio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.