komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Mergoscia estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Mergoscia | |
---|---|
Blazono de Mergoscia | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Navegna |
Koordinatoj | 46° 12′ 36″ N 8° 50′ 53″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 212 |
Areo | 12,14 km² |
Alteco | 735 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6647 |
Komunumkodo | 5117 |
Mapo de Mergoscia |
Mergoscia situas en la suba parto de la valo de la rivero Verzasca, ĉe la okcidenta flanko de la baraĵlago Lago de Vogorno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mergoscia kaj la setlejoj Benitti, Busada, Fesnedo, Fressino, Lisso kaj Rivapiana.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,14 km², de kiuj 71,4% estas kovritaj de arbaro, 8,8% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [2]
La komunumo Mergoscia limas en nordo al Corippo, en oriento al Vogorno, en sudoriento al Gordola, en sudo al Tenero-Contra, en sudokcidento al Brione sopra Minusio, kaj en okcidento al Avegno.
Mergoscia situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Mergosica atingeblas pere de kurboriĉa sakvojo de Contra. Pere de buslinio al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Mergoscia datiĝas el la jaro 1061 Mergossia. Mergoscia sendependiĝis en la jaro 1313 de la Najbararo Verzasca kaj Briono. Por ne devi pagi feŭdajn interezoj al la nobelularo de Locarno Mergoscia aliĝis en la 15-a jarcento al la valkomunumaro de Verzasca. En la jaro 1591 Mergoscia ankaŭ disiĝis de la Paroĥo San Vittorio de Locarno. En la jaro 1597 estis konstruita la pastra preĝejo San Gottardo sur la fundamento de antaŭa konstruaĵo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.