Vogorno
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Vogorno estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 292 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Vogorno | |
---|---|
Blazono de Vogorno | |
Verzona, komunumo Vogorno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Verzasca |
Koordinatoj | 46° 13′ 16″ N 8° 51′ 36″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 292 |
Areo | 23,88 km² |
Alteco | 461 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6632 |
Komunumkodo | 5135 |
Mapo de Vogorno |
Vogorno situas en la valo de la rivero Verzasca ĉe la orienta flanko de la baraĵlago Lago de Vogorno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vogorno kun la setlejo Pregossa kaj la frakcioj Berzona, San Bartolomeo kaj Sant'Antonio.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,88 km², de kiuj 59,7% estas kovritaj de arbaro, 11,9% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]
La komunumo Vogorno limas en nordo al Lavertezzo, en nordoriento al Preonzo, en oriento al Cugnasco-Gerra, en sudo al Gordola, en sudokcidento al Mergoscia, kaj en nordokcidento al Corippo.
Vogorno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Vogorno pasas la vojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de la poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De San Bartolomeo aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Bardughe.
La unua dokumenta mencio de Vogorno datiĝas el la jaro 1234 kiel Vegorno. Vogorno dum mezepoko estis najbararo de la valkomunumo Verzasca. Ĝis 1822 ankaŭ Corippo apartenis al la komunumo Vogorno. Ekde la 14-a jarcento la loĝantoj de Vogorno pasis la vintrojn en la ebenaĵo de Magadino.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.