Brione sopra Minusio
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Brione sopra Minusio estas komunumo de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 525 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Brione sopra Minusio | |
---|---|
Blazono de Brione sopra Minusio | |
Vido de Brione sopra Minusio al Locarno kaj la Majora Lago | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Navegna |
Koordinatoj | 46° 11′ 2″ N 8° 48′ 54″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 525 |
Areo | 3,84 km² |
Alteco | 486 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6645 |
Komunumkodo | 5096 |
Mapo de Brione sopra Minusio |
Brione sopra Minusio situas 5 kilometrojn nordoriente de la urbo Locarno supre de Minusio ĉe la suda fino de la montoĉeno, kiu disigas la valojn de la riveroj Maggia kaj Verzasca. De Brione oni havas belan vidon al la Majora Lago kaj Locarno kaj Ascona. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brione kun la kvartaloj Carmine kaj Pedroi.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,84 km², de kiuj 74,7% estas kovritaj de arbaro, 4,9% servas por agrikulturo kaj 8,59% por setlado. [2]
La komunumo Brione sopra Minusio limas en nordo kaj oriento al Mergoscia, en sudoriento al Tenero-Contra, en sudo kaj okcidento al Minusio, kaj en nordokcidento al Avegno.
Brione sopra Minusio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La svisa aŭtovojo A13, kies plej proksima alveturejo situas 1 kilometron okcidente de Minusuio en Orselina pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj kaj kvartalaj vojoj de Minusio kaj de Contra. Pere de la loka busreto de la urbo Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Brione sopra Minusio datiĝas el la jaro 1313 kiel Briono. Ĝis 1479 Brione estis parto de la Najbararo Minusio. Ek de tiam ĝis 1577 Brione iom post iom sendependiĝis de Minusio kaj fariĝis aparta komunumo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.