![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Merck_office_Upper_Gwynedd_Township_Montgomery_County.jpg/640px-Merck_office_Upper_Gwynedd_Township_Montgomery_County.jpg&w=640&q=50)
Merck & Co.
From Wikipedia, the free encyclopedia
Merck (en Nordameriko : Merck & Co ( NYSE : MRK); en la resto de la mondo: Merck Sharp & Dohme, akronime konata : MSD ) estas unu el la plej grandaj farmaciaj kompanioj en la mondo. [1] La ĉefsidejo de Merck estas en Kenilworth, en Nov-Ĵerzejo, Usono. La firmao estis fondita en 1891 kiel usona filio de la germana firmao konata nuntempe kiel Merck KGaA ( Grupo Merck ).
Merck & Co. | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1891 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Schering-Plough | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | George Merck vd | |
Sidejo | Kenilworth | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Kenneth Frazier • Rob Davis | |
Dungitoj | 68 000 | |
Agokampo | Gardasil | |
ISIN-kodo | US58933Y1055 | |
filiaj kompanioj | Sirna Therapeutics • Merck (Japan) • MSD (Netherlands) • Merck Sharp & Dohme (Switzerland) • Merck Sharp and Dohme (Germany) • Merck Sharp & Dohme (Lithuania) • Merck Sharp & Dohme • Organon & Co. • MSD VACCINS • Merck Sharp & Dohme B.V. • MSD Norway AS • MSD Czech Republic vd | |
Posedataj kompanioj | Bain de Soleil • Merck headquarters vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĝi estis establita fare de Georg Merck en Novjorko en 1891. Kiel aliaj germanaj aktivaĵoj, la firmao estis naciigita en 1917, je la malfrua parto de la Unua Mondmilito, kaj iĝis sendependa usona firmao. Nuntempe, la firmao havas sian ĉefsidejon en Whitehouse Station en Nov-Ĵerzejo kaj havas 70,000 dungitojn kaj 31 fabrikojn en 120 landoj. Aktuale en 2010, Merck estas unu el la sep plej grandaj farmaciaj firmaoj en la mondo kaj laŭ spezo kaj merkata valoro.
Merck difinas sin kiel "tutmondan farmacian firmaon temigis esploradon. Merck malkovras, disvolvas, produktas kaj surmerkatigas larĝan gamon de novigaj medikamentoj por plibonigi homan kaj bestan sanon, rekte kaj per komercaj kunlaboroj". Ĝi havas multoblajn furoraĵajn medikamentoj aŭ produktojn inkluzive de kancera imunoterapio, kontraŭ-diabeta medikamento kaj vakcinoj kontraŭ HPV kaj varicelo.
En 1957, la firmao fondis fondaĵon nomitan laŭ Merck por la promocio de edukaj kaj neprofitocelaj institucioj, kiuj distribuis subvenciojn kun valoro de 480 milionoj da dolaroj en la unuaj kvindek jaroj ekde sia ekzisto. [2]
Dum la jaroj, la firmao publikigas serion de manlibroj en la kampo de medicino kaj veterinara medicino, konataj kiel la Manualoj de Merck (en la angla : Merck Manuals) aŭ la Merck-Manlibro, la plej konata el kiuj estas la " Merck Manual for Diagnosis and Treatment ", kiu estas la plej vendata medicina libro en la mondo, same kiel la " Merck Index " ) kaj en ĝi kolekto de informoj pri kemiaj komponaĵoj.
La 4-an de novembro 2009, Merck & Co. kunfandiĝis kun la farmacia firmao Schering-Plough, sed retenis la nomon MSD (Merck & Co. en Usono kaj Kanado) post la fuzio.
Dum la Kronvirusa pandemio, MSD kunlaboras (septembro 2020) kun la Universitato de Picburgo kaj kun la Institut Pasteur pri la disvolviĝo de vakcino por uzo kontraŭ KOVIM-19.