La tridek-sesa (lasta) Sultano De La Otomana regno (1918-1922) From Wikipedia, the free encyclopedia
Mehmed la 6-a Vahideddin (en Otomana turka: محمد سادس Meḥmed-i sâdis aŭ وحيد الدين Vahîdeddin; en turka: VI. Mehmed aŭ Vahdeddin; 14a de Januaro 1861 – 16a de Majo 1926), konata ankaŭ kiel Şahbaba (laŭvorte 'Patrimperiestro') inter la familio Osmanoğlu, estis la 36a kaj lasta Sultano de la Otomana Imperio, kiu regis el la 4a de Julio 1918 ĝis la 1a de Novembro 1922, kiam la Otomana Imperio mem estis dissolvita kiel rezulto de la malvenko en la Unua Mondmilito kaj estis anstataŭata de la Respubliko Turkio la 29an de Oktobro 1923.
Mehmed la 6-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1861 en Istanbulo |
Morto | 16-an de majo 1926 (65-jaraĝa) en Sanremo |
Tombo | cemetery of the Sulaymaniyya Takiyya (en) |
Ŝtataneco | Otomana Imperio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Abd-ul-Meĝid |
Patrino | Gülistü Kadin (en) |
Frat(in)oj | Abd-ul-Hamid la 2-a, Mohamedo la 5-a, Şehzade Ahmed Kemaleddin (en) , Murad la 5-a, Şehzade Mehmed Burhaneddin (en) , Refia Sultan (en) , Fatma Sultan (en) kaj Mediha Sultan (en) |
Edz(in)o | Emine Nazikeda Kadın (en) (–1926) Nevzad Hanım (en) Nevvare Hanım (en) Müveddet Kadın (en) Inşirah Hanım (en) |
Infanoj | Rukiye Sabiha Sultan (en) ( Emine Nazikeda Kadın (en) ) Ulviye Sultan (en) ( Emine Nazikeda Kadın (en) ) Şehzade Mehmed Ertuğrul (en) ( Müveddet Kadın (en) ) |
Okupo | |
Okupo | suvereno |
Kiel duonfrato de Mehmed la 5-a, li iĝis heredanto al la trono en 1916, post la memmortigo de la filo de Abdülaziz, Şehzade Yusuf Izzeddin, kiel plej aĝa maskla membro de la Osmanidoj. Li ascendis al la trono post la morto de Mehmed la 5-a.[1] Li ricevis la Glavon de Osmano la 4an de Julio 1918 kiel la 36a padiŝaho. Lia patro estis la Sultano Abd-ul-Meĝid, kaj lia patrino estis Gülüstü Hanım (1830–1865). Ŝi estis etna abĥaza, filino de la Princo Tahir Bej Ĉaĉba, kiu estis origine nomita Fatma Ĉaĉba.[2]
Mehmed estis elpostenigita kiam la Otomana Sultanlando estis abolita en 1922 kaj la nereligia Respubliko Turkio estis kreata, kun Mustafa Kemal Atatürk kiel ĝia unua prezidanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.