Padiŝaho
From Wikipedia, the free encyclopedia
Padiŝaho aŭ Padiŝaĥo, literumita ankaŭ Padishah ('Mastra Reĝo'; el persa: pād [aŭ en malnovpersa lingvo: * pati], 'mastro', kaj shāh, 'reĝo'),[1][2] foje literumita Padeshah (padeŝaho) aŭ Padshah (padŝaho) (perse پادشاه; osmanid-turke پادشاه; turke padişah, [ˈpaːdiʃah]; urdue بَادْشَاہ&, hindie बादशाह), estas superlativa titolo de suvereno de persa deveno.
Formo de la vorto estas konata jam el Mezpersa lingvo, aŭ el Pahlavia lingvo, kiel pātaxšā(h) aŭ pādixšā(y).[3][4][5][6] Mezpersa pād povas veni el Avesta paiti,[7] kaj estas simila al titolo Pati. Xšāy, "regi", kaj xšāyaθiya, "reĝo", estas el malnova persa.
Ĝi estis adoptita de kelkaj monarkoj kiuj postulas la plej altan rangon, iom ekvivalenta al la antikva Persa nocio "Granda Reĝo", kaj poste adoptita de post-Akemenidoj kaj la Mogolaj imperiestroj de Hindio. Tamen, en kelkaj periodoj ĝi estis uzita pli ĝenerale por aŭtonomaj islamaj regantoj, kiel en la verko Hudud al-'Alam de la 10-a jarcento, en kiu eĉ kelkaj malgrandaj princoj de Afganio estas nomataj pādshā(h)/pādshāʼi/pādshāy.[8]
La regantoj de diversaj tronoj – el kiuj la du unuaj efektive regantaj la ĉefajn imperiojn de Okcidenta Azio – estis stiligite nomitaj Padiŝaho:
- La Ŝaho de Irano, origine ĉefe ĉe la Safavidoj
- La Sultano de Otomana Imperio
- La Ŝahanŝahoj de la Mogola Imperio
- Kelkaj Selĝukaj regantoj, kiel la Granda Selĝuko Ahmad Sanĝar (kiel padishah-i sharq-u gharb, traduko el la araba malik al-mashriq wa al-maghrib [Reĝo de Oriento kaj Okcidento]), Sultano de Rum Kajĥusraŭ la 1-a (kiel Padiŝaho de Islamo), kaj Sultano de Rum Kajkubad la 1-a (kiel pādshāh).[9]
- Kaj multaj aliaj regantoj de diversaj ŝtatoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.