Selĝuka Imperio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Selĝuka Imperio

La Selĝuka ImperioGranda Selĝuka Imperio (literumita ankaŭ Seljuk) estis mezepoka Tjurk-Persa sunaisma islama imperio, origininta el la tribo Kinik de Oguzoj.[1] La Selĝuka Imperio kontrolis ampleksan areon etende el Hindukuŝo al orienta Anatolio kaj el Centra Azio al la Persa Golfo. El ties hejmlokoj ĉe la Arala Maro, la Selĝukoj antaŭeniris unue al Ĥorasano kaj poste al ĉeftero de Persio antaŭ finfine konkeri orientan Anatolion.

Rapidaj faktoj historia lando • imperio ...
Selĝuka Imperio
1037 – 1190

Thumb

Thumb

historia lando imperio
Geografio
Thumb
La Selĝuka Imperio en sia plej ampleksa periodo, 1092
Ĉefurbo:
Nejŝaburo Ŝahr-e Rej Esfahano Hamadano Merv Nejŝaburo
Loĝantaro
persa lingvo araba lingvo Proto-Oghuz
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Fermi
Thumb
La Selĝuka Sultanlando Rum en 1190.

La Selĝuka Imperio estis fondita de Tughril Beg (1016–63) en 1037. Tughril estis starigita fare de sia avo, Selĝuk-Beg, kiu estis en tre alta rango en Oguzio. Selĝuk havigis sian nomon kaj al la Selĝuka Imperio kaj al la Selĝuka dinastio. La Selĝukoj unuigis la frakciigitan politikan scenejon de la orienta Islama mondo kaj ludis ŝlosilan rolon en la Unua kaj Dua krucmilitoj. Tre persiigita[2] en kulturo[3] kaj lingvo,[4] la Selĝukoj ludis ankaŭ gravan rolon en la disvolvigo de la turk-persa tradicio,[5] eĉ eksportante persan kulturon al Anatolio.[6][7] La setlado de Tjurkaj triboj en la nordokcidentaj periferiaj partoj de la imperio, pro la strategiaj militaj celoj eviti invadojn el najbaraj ŝtatoj, kondukis al la iompostioma turkigon de tiuj areoj.[8]

Regantoj

Literaturo

  • Previté-Orton, C. W. (1971). The Shorter Cambridge Medieval History. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Tetley, G. E. (2008). The Ghaznavid and Seljuk Turks: Poetry as a Source for Iranian History. Abingdon. ISBN 9780415431194.
  • Stokes, Jamie, eld. (2008). Encyclopedia of the Peoples of Africa and the Middle East. New York: Facts On File. ISBN 9780816071586.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.