From Wikipedia, the free encyclopedia
La mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj konstituas ekoregionon, el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono, de koniferarbaroj kiuj okupas la altajn montarajn sistemojn de Nordafriko kaj suda Hispanujo[1]. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la tutmondaj 200-unuo eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 37° 0′ 0″ N, 6° 30′ 0″ O (mapo)376.5 [+] | |||
|
||||
Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Mediterranean conifer and mixed forests [+] | ||||
La termino estas botanike agnoskita kiel plantasocio en la afrika kaj mediteranea scienca literaturo.[2]
La ekoregiono konsistas el serio de enklavoj en Rif-Montaro kaj en enlandaj Meza Atlaso kaj Alta Atlaso de Maroko , en orienta Malgranda Atlaso (aŭ Tell-Atlaso) kaj orienta Sahara Atlaso de Alĝerio, kaj en la montaroj de Krumerio kaj Mogodo de Tunizio.
La ekoregiono de la Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj ĉirkaŭas la Mediteraneajn koniferajn kaj miksajn arbarojn je pli malaltaj altecoj. Ambaŭ ekoregionoj fakte estas tre interplektitaj.
En Alta Atlaso la ekoregiono transiras al Alt-atlasa junipera stepo je la plej altaj situoj.
La kanopee dominanta arbo en la arbaroj estas Atlasa cedro (Cedrus atlantica). La atlas-cedraj arbaroj estas karakterizitaj de la ĉeesto de signifa nombro de unikaj ekotipoj de sub-mediteraneaj kaj eŭropaj-siberiaj arbaj kaj arbedaj specioj, kiuj atingas siajn plej sudajn arealajn limojn tie ĉi. Ili inkluzivas Eŭropan taksuson, Blankan sorbuson, Adstringan sorbuson, Acer opalus subsp. granatensis, Kampan aceron, Montpelieran aceron (A. monspessulanum), Prunus mahaleb, P. insititia, Ordinaron ilekson, Betula pendula subsp. fontqueri, Populus tremula, Lonicera etrusca kaj L. arborea. Juniperaj (Juniperus thurifera) duonarbaroj, pli ofte disvastigitaj en la ekoregiono Mediterani-atlasaj koniferaj kaj ĉiamverd-foliaj duonarbaroj, ankaŭ troviĝas je certaj altaj altitudoj de la maroka Meza Atlaso kaj la alĝeria Aŭras-Montaro. Super la arbarolimo, kiu atingas 2 700 metrojn en Maroko kaj 2 100 metrojn en Alĝerio, la vegetaĵaro estas tre riĉa je endemiaj specioj, superregataj de kusenoformaj kaj dornaj arbustaroj (Astragalus boissieri, A. numidicus, Vella mairei, kaj Arenaria pungens) kaj de herbejoj (Festuca algeriensis kaj Festuca desertii) [3].
Endanĝerigitaj mamuloj en la ekoregiono inkluzivas la magoton (Macaca sylvanus) en lokoj kiel la montaro Djebel Babor (Alĝerio) [4] ; aliaj specioj en la ekoregiono ampleksas berberan cervon (Cervus elaphus barbarus), kaj berberan leopardon ( Panthera pardus panthera ). Dum la 1930-aj jaroj la lastaj atlasaj leonoj (Panthera leo leo), sovaĝeje vivantaj, estas formortintaj.
Ĉeestas en la ekoregiono pli ol 450 rigore endemiaj specioj el la angiospermoj, kio rezultas el la longedaŭra izoliteco de holarktaj taksonoj je tiuj grandaj altecoj. Sur Djebel Babor, la dua plej alta monto de la alĝeria Tell-Atlaso, vegetadas la endemia numidia abio, kiu estas tre afina al pinsapo de la maroka Rif-Montaro. Quercus afares, speco de falfolia kverko, estas endemia en la ekoregiono. La Kabila sito estas minacata de formorto.
Tiuj arbaroj estas utilizitaj ekde malnovaj romanaj tempoj, sed la senarbarigo estas dramege kreskinta dum la lasta jarcento. La homa influo estas imponega, kompleksigita per la soci-ekonomia malstabileco de la magrebaj landoj.
Kompare kun la taksita origina arbararealo, la magrebaj landoj estas perdintaj 75 pocentojn de siaj cedraj arbaroj, 3 300 km² en Maroko kaj ĉirkaŭ 1 000 km² en Alĝerio. Rif-montaro perdis 1 000 km² de altarbaro[5] inter 1956 kaj 1971. Tiu sumiĝas je ĉirkaŭ 73 pocentoj de la totala arbarkovraĵo dum la hispana protektorato. El tiu rezultas ke en Rif-montaro la grundo perdiĝas pli rapide ol en iu ajn alia mediteranea regiono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.