From Wikipedia, the free encyclopedia
En evoluekologio, ekotipo [1] , foje ankaŭ nomita ekospecio, priskribas genetike klaran geografian diferencan populacion aŭ rason ene de specioj (aŭ inter proksime rilataj specioj), kiu estas adaptita al specifaj mediocirkonstancoj. Tipe, ekotipoj prezentas fenotipajn diferencojn (kiel ekzemple pri morfologio aŭ fiziologio) kaŭzitaj de media diverseco kaj estas kapablaj je krucbredado kun aliaj geografie apudaj ekotipoj sen perdo de fekundeco aŭ forto [2][3][4][5][6].
Eksperimentoj indikas ke foje ekotipoj manifestiĝas nur se apartigite per grandaj spacaj distancoj ( de la ordo de 1000 km ). Tiu ŝuldiĝas al hibridigo per kio malsamaj sed apudaj diversecoj de la sama specio (aŭ ĝenerale de la sama taksonomia rango) krucbredas, tiel venkante lokan selektadon. Tamen aliaj studoj montras ke la kontraŭo povas okazi, t.e. ekotipoj rivelantaj ĉe tre malgranda nivelo (de la ordo de 10 m), ene de populacioj, kaj malgraŭ hibridigo [2].
Estas kutime ĉe ekotipoj ke kontinua laŭgrada geografia variaĵo akordas kun analoga fenotipa kaj/aŭ genetika variaĵo [2]. Tiu situacio estas nomita klino. Bonkonata ekzemplo de klino estas la haŭtkoloro-gradeco en indiĝenaj homaj populacioj tutmonde, kiu estas rilatigita al latitudo kaj kvantoj de sunlumo [7]. Sed ofte la distribuado de ekotipoj estas dumodala aŭ multmodala. Tiu signifas ke ekotipoj povas elmontri du aŭ pli apartajn kaj malkontinuajn fenotipojn eĉ ene de la sama populacio. Tia fenomeno povas konduki al speciigo kaj povas okazi se kondiĉoj en loka medio ŝanĝiĝas drame tra spaco aŭ tempo [2].
Ekotipoj havas neniun ĉefan taksonomian rangon en moderna biologia klasifiko. Tamen kelkaj sciencistoj konsideras ilin "taksonomie ekvivalentaj al subspecioj" . Tio estas vera en la senso ke ekotipoj povas foje esti klasifikataj kiel subspecioj kaj la kontraŭo. Ekotipoj estas proksime rilatigitaj al morfoj. En la kunteksto de la evolua biologio, genetika polimorfismo estas la ekzisto en ekvilibro de du aŭ pli klare malsamaj fenotipoj ene de populacio de specio, en aliaj vortoj, la ĉeesto de pli ol unu formo aŭ morfo. La frekvenco de tiuj malkontinuaj formoj (eĉ tiuj kiuj estas tre maloftaj) estas tro alta por esti klarigita pere de mutacio. Por esti klasifikitaj kiel tiaj, morfoj devas samtempe okupi la saman vivejon kaj aparteni al panmikta populacio (t.e. kies membroj povas ĉiuj hazarde krucbredi). Polimorfismo estas aktive kaj konstante subtenita en populacioj de specioj per natura selektado (plej fame seksa duformismo en homoj) kontraste kun "transiraj polimorfismoj" kie kondiĉoj pri vivejo ŝanĝas laŭ tia maniero ke "formo" estas anstataŭigita tute per alia.
Fakte, Begon, Townsend kaj Harper asertas ke ekzistas ne ĉiam klara distingo inter lokaj ekotipoj kaj genetikaj polimorfismoj. La nocioj "formo" kaj "ekotipo" ŝajne konformiĝas al statika fenomeno, tamen tiu ne ĉiam estas la kazo. Evoluo okazas ade kaj en tempo kaj spaco, tiel ke du ekotipoj aŭ formoj povas kvalifikiĝi kiel apartaj specioj en nur kelkaj generacioj. Begon, Townsend kaj Harper uzas pensigan analogecon sur tiu: ... "la origino de specio, ĉu geografia ( ali-patria ) ĉu sam-patria, estas procezo, ne okazaĵo. Por la formado de nova specio, kiel por la bolado de ovo, ekzistas iu libereco kvereli pri kiam ĝi estas finita." Tiamaniere ekotipoj kaj morfoj povas esti konsiderataj kiel antaŭirantojn de potenca speciiĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.