![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/Max_Brod_v_roce_1914.jpg/640px-Max_Brod_v_roce_1914.jpg&w=640&q=50)
Max Brod
bohemia germanlingva juda verkisto, tradukisto kaj komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Max Brod (naskiĝis la 27-an de majo 1884 en Prago, tiuepoke en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de decembro 1968 en Tel Aviv) estis bohemia germanlingva juda verkisto, tradukisto kaj komponisto.
Max Brod | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Max Brod | |||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1884 (1884-05-27) en Prago | ||||
Morto | 20-an de decembro 1968 (1968-12-20) (84-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
Tombo | Trumpeldor cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo Cislajtio ![]() | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo Faculty of Law, German University in Prague (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elsa Brod (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto biografo poeto-juristo publikigisto poeto dramaturgo theatre critic (en) ![]() kantotekstisto tradukisto komponisto ĵurnalisto pianisto romanisto oficisto ![]() | ||||
Aktiva en | Prago vd | ||||
Aktiva dum | 1906– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum sia studado de juro en Prago li konatiĝis kun Franz Kafka, kies verkaron kaj biografion li eldonis post lia morto.
En Ĉeĥoslovakio post 1918 Brod laboris en gazetara fako de la registaro, publikigadis teatrajn kaj muzikajn kritikojn kaj eseojn kaj verkis proprajn romanojn, poemojn, teatraĵojn kaj filozofiajn verkojn. En 1939 li fuĝis antaŭ nazioj en Palestinon, kie li aktivis kie dramaturgo de la hebrea teatro Habimah. Li tradukis el la ĉeĥa, latina, hebrea kaj franca.
Malpli konata estas lia muzika verkaro. Liaj studfakoj ja estis - krom juro - muziko, komponado kaj piano. Li estis brila pianisto. Kiel komponisto li aktivis ĝis meze de la 1950-aj jaroj, li kreis precipe ĉambromuzikajn verkojn, inter ili 14 ciklojn de lidoj (lidociklojn, de: Liederzyklus). Lia instruisto pri komponado estis disĉiplo de Antonín Dvořák, kies muziko kaj stilo forte influis ankaŭ Brod. Oni taksas Brod kiel reprezentanton de la "mediteranea skolo" en la muziko de moderna Israelo.