![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Gr%25C3%25BCn_-_Chamber_Music_Concert.jpg/640px-Gr%25C3%25BCn_-_Chamber_Music_Concert.jpg&w=640&q=50)
Ĉambra muziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉambra muziko estas formo de klasika muziko, skribita por malgranda grupo de muzikiloj, kiuj tradicie povias esti enmetitaj en palaca salono. Estas du detaloj kiuj permesas karakterigi logike verkon de ĉambra muziko kaj estas jenaj:
- 1) ĉiu muzikisto ludas malsaman parton kaj
- 2) ne estas dirigento; la muzikistoj devas esti lokigitaj maniere, ke ili povu rigardi unu la alian, por atingi la plej taŭgan kunordigon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Gr%C3%BCn_-_Chamber_Music_Concert.jpg/320px-Gr%C3%BCn_-_Chamber_Music_Concert.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/Allegrakwartet.jpg/640px-Allegrakwartet.jpg)
Oni ne inkludas la verkojn por solaj muzikiloj (tio forflankigas ĉiun verkaron por sola piano kaj komponaĵojn kiel la sonatoj kaj verkoj por violino aŭ la suitoj por violoncelo, de Bach). La vorto "ĉambro" implicas, ke la muziko povas esti ludata en vera ĉambro, ĉe intima etoso. En itala da cámera signifas ‘por ĉambro’. Krome ĝi povas signifi:
- diferenca disde da chiesa (‘por preĝejo’)
- muziko por eta kunsido, ekzakte kiel estas vere la muziko de ĉambro.
Ĉambrorkestro estas eta orkestro, kaj pro tio kun eblo ludi muzikon ene de eta salono; ne nepre estas korda orkestro, ĉar povas esti ankaŭ blovinstrumentoj.
Teorie ne estas maksimuma limo pri nombro de instrumentoj, sed, praktike, la plej parto de la komponaĵooj uzas el du ĝis kvin.
Estas multaj instrumentaj kombinaĵoj. Ofte la korda kvarteto estas konsiderata kiel la plej grava. Aliaj oftaj grupoj de ĉambro estaa la korda trio, la trio kun piano, la kvinteto kun piano kaj la korda kvinteto. Malpli oftaj estas la blovinstrumentoj kaj la latunaj blovinstrumentoj. Kelkaj komponistoj verkis por miksitaj grupoj de blovinstrumento kaj kordinstrumentoj kaj kelkaj verkis por solaj blovinstrumentoj, sed —kun la escepto de la korno, la latunaj blovinstrumentoj apenaŭ estis uzitaj. Tion kaŭzis eble ties ĉiopova sonforto, maltaŭga por la intimeca atmosfero de la ĝenro.