germanlingva altlernejo en Prago (1882-1945) From Wikipedia, the free encyclopedia
Germana Universitato de Prago (ĉeĥe: Německá univerzita v Praze; germane: Deutsche Universität Prag) estiĝis en la jaro 1882-a[1] kiam la universitato de Karolo oficiale dissplitiĝis en parton ĉeĥlingvan kaj alian germanlingvan. Tion kialigis tensioj kreskantaj inter la diversaj etnoj en la Reĝlando Bohemio.
En 1882 ĝi nomiĝis Deutsche Karl-Ferdinands-Universität ekzistante ĝis 1945. En Ĉeĥoslovakujo ĝi alinomiĝis Deutsche Universität Prag; dum la okupado fare de Wehrmacht inter 1939 kaj 1945 ĝi nomiĝis Deutsche Karls-Universität Prag.
En 1890 la germanlingva sekcio havis kvar fakultatojn kun 146 instruistoj por 1.483 studentoj kaj la ĉeĥlingva tri kun 112 instruistoj por 2.191 studentoj. Kunaj restis la universitata kliniko, la sciencaj institutoj, la biblioteko kaj la botanika ĝardeno.
Herbert Cysarz, Albert Einstein, Ernst Mach
Fridolin Aichner, Oskar Benda, Josef Bick, Artur Biedl, Ferdinand Blumentritt, Max Brod, Vincenz Czerny, Karl W. Deutsch, Anton Gindely, Hermann Grab, Julius Gundling, Erich Heller, Hugo Jury, Franz Kafka, Karolo la 1-a (Aŭstrio), Guido Kisch, Wilhelm Klein, Arthur Mahler, Josef Neuwirth, Theodor Petřina, Ferdinand Pfohl, Oskar Pollak, Eduard Prokosch, August Leopold von Reuss, Rainer Maria Rilke, Herbert Schediwy, Karl Hans Strobl, Johannes Urzidil.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.