Mary Cassatt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary Stevenson CASSATT (naskiĝis en Pittsburgh, la 22-an de majo 1844; mortis en Château de Beaufresne, la 14-an de junio 1926) estis usona pentristino kaj presartistino. Ŝi naskiĝis en Pensilvanio, sed vivis dum la plimulto de sia plenkreskula vivo en Francio, kie ŝi unue amikiĝis kun Edgar Degas kaj poste montris siajn pentraĵojn kune kun la Impresionismuloj. Cassatt ofte kreis imagojn, kiuj montris la sociajn kaj privatajn vivojn de virinoj, precipe la intimajn ligojn inter patrinoj kaj infanoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Mary Cassatt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mary Stevenson Cassatt |
Aliaj nomoj | Cassatt, Mary Stevenson |
Naskiĝo | 22-an de majo 1844 (1844-05-22) en Allegheny |
Morto | 14-an de junio 1926 (1926-06-14) (82-jaraĝa) en Le Mesnil-Théribus |
Tombo | Le Mesnil-Théribus |
Lingvoj | angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Pensilvania Akademio de Belarto |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Robert S. Cassatt |
Patrino | Katherine Kelso Cassatt (en) |
Frat(in)oj | Alexander Cassatt kaj Lydia Cassatt |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | pentristo fotisto gravuristo gravuristo per akvaforto |
Verkoj | Portrait of an Elderly Lady in a Bonnet: Red Background |
Fermi
Gustave Geffroy priskribis ŝin en 1894 kiel unu el "la tri grandaj sinjorinoj" de Impresionismo, kune kun Marie Bracquemond kaj Berthe Morisot.[1]