kroata esperantisto kaj ĵurnalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Marija Belošević (naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Zagreb, Kroatio) estas kroata esperantistino kaj ĵurnalistino.
Marija Belošević | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1965 (59-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto |
Ŝi naskiĝis en 1965 kaj esperantistiĝis en bazlernejo. Diplomita internacia pedagogo de Esperanto, ŝi 27 jarojn gvidas E-kursojn; IM de UEA; membro de IKUE (prezidanteco ekde 2019[1]) kaj ILEI; siatempe C-komitatano de TEJO; A-komitatano de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1998); estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); de la jaro 1991 aktive partoprenas en la agado de IEK (rajtigita ekzamenanto); kunlaboranto de la projekto Interkulturo; kunlaboranto de Juna Amiko kaj Monato; dum pluraj jaroj tradukas el kaj al Eo; aktivis/as en pluraj E-organizoj (lokaj/urbaj kaj landaj) kaj en la regiona agado (Esperanto-komunumo de Alp-Adrio); estraranino kaj vicprezidantino de IKUE (de 2003); aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007). Kiel B-komitatano de UEA ŝi aparte interesigos pri: faka agado (plifortigo, evoluo, subteno, kunlaboro); instruado/edukada kaj regiona kunlaboro. [2] Ŝi ankaŭ esploradis pri la burgenlandkroata lingvo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.