Burgenlandkroata lingvo
minoritata idiomo en Aŭstrujo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
minoritata idiomo en Aŭstrujo From Wikipedia, the free encyclopedia
Burgenlandkroata (germane: Burgenlandkroatisch, kroate: Gradišćanski jezik, hungare: Gradišćei horvát nyelv; germane fiete ankaŭ Wasserkroatisch[1]) estas oficiale agnoskita vario de la kroata lingvo en Aŭstrio. En la federacia lando Burgenlando ĝi estis parolata en la 2001-a jaro fare de 19.412 personoj; ankaŭ en la grandurboj Vieno kaj Graz vivas konsiderindaj grupoj da burgenlandkroatoj. Restoj ekzistas ankaŭ en okcidenta Hungarujo, sudokcidenta Slovakujo kaj suda Moravio. Ilin kune ligas la komuna kulturo kaj la historio de la Danuba monarkio. Sume eble 55 miloj parolas ĉi lingvon.
Estiĝis ĝi de disde la Limgarda zono fuĝintaj kroatoj (pro la militoj kontraŭ turkoj); ilin oni setligis ĉefe en la uesto de tiama Hungarujo (nuna Burgenlando). Ĉiuj tri kroataj dialekt-grupoj (čakavština, štokavsko, kajkavština) troviĝas inter ili - kio montras la diversajn originojn de la alvenintoj; plej gravas tamen la unue citita versio (kiu ene de nuna Kroatio flegatas en Dalmatio).
Dum la 18-a jarcento zorgis pri evoluigo de skriba versio la franciskanoj Lőrinc Bogovich, Jeremiás Sosterich, Godfried Palkovich kaj Simon Knéfacz. Kiam en la 19-a jarcento oni interesiĝis pri kreo de standarda kroata lingvo surbaze de la ŝtokava elparolo, la burgenlandanoj ne estis invitataj partopreni. Poste, la verkisto József Ficzkó kaj aliaj eĉ rifuzis akcepti tiaĵojn kiuj rezultiĝis je kreo de superlandlima serbokroata lingvo. Nur la transpreno de modernigita latina alfabeto estas jesita far la burgenlandanoj. Do diferencas pli malpli multe la nuna standarda kroata lingvo de la burgenlanda kroata: krom kelkaj vortoj, administradaj fakterminoj kaj parolturnoj temas pri alia akĉento kaj elparolado.
Hodiaŭ gravas por sekurigi la estontecon de ĉi tiu interesa minoritato, krom edukado en infanĝardenoj/lernejoj kaj universita esplorado kaj tradicioj romkatolikaj, ankaŭ la amaskomunikila servo de la publikjura radifonia kaj televida organizo ORF.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.