From Wikipedia, the free encyclopedia
Mariam RAĜAVI (perse مریم رجوی; ĝis edziniĝo — Mariam Azodanlu; naskiĝis la 4-an de decembro 1953, Teherano, Irano) estis elektita kiel prezidanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[2] Oni ofte nomas ŝin ankaŭ gvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP), kiun ŝi estras kune kun sia edzo Masud. Anoj de OMIP nomas ŝin «la estonta prezidantino de Irano»[3]
Mariam Raĝavi perse مریم رجوی | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 4-an de decembro 1953 en Teherano, Irano | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | persa • franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Alma mater | Sharif University of Technology (en) vd | ||||
Partio | Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Masud Raĝavi | ||||
Infanoj | Aŝraf (filino), Mostafa (filo)[1] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | La oficiala retpaĝo persa angle | ||||
Kungvidanto de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo | |||||
Dum | 1985 – 1989 | ||||
La ĝenerala sekretario de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo | |||||
Dum | 1989 – 1993 | ||||
Antaŭulo | Masud Raĝavi | ||||
La prezidanto de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado | |||||
Dum | 1993 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mariam naskiĝis en mezklasa familio. Laŭ la oficiala biografio, ŝi bakalaŭriĝis pri metalurgio en la Teknologia Universitato de Ŝarif (Tehrano). En 1973-1979 ŝi partoprenis kontraŭŝahan agadon, sed post la venko en 1979 de la irana revolucio rapide elreviĝis pri ĝi kaj aniĝis al opozicio. En 1979-1981 ŝi estris la socialan sekcion de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo. En 1980 kandidatiĝis al la parlamento. En 1985-1989 ŝi kungvidis la OMIP, de 1989 ĝis 1993 estis la ĝenerala sekretario de OMIP. En 1993 Mariam Raĝavi estis elektita la prezidanto de KNRI.[1]
En 1982 ŝi translokiĝis en Parizo, kie troviĝas la ĉefa sidejo de la «Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado», kiun ŝi estras ekde 1993.[4] Post tio multaj virinoj okupis gravajn postenojn en la organizaĵo.[5]
En 1985 ŝi edziniĝis al Masud Raĝavi.
La 17-an de junio 2003 ŝi estis arestita en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) de la francaj sekretaj servoj dum la operaco kontraŭ OMIP. La 3-an de julio Mariam Raĝavi estis liberigita laŭ decido de la apelacia kortumo.[6]
La 5-an de julio 2006 Mariam Raĝavi vizitis oficejon de Eŭropa parlamento kaj uzis ĝian ekipaĵaron por sia gazetkonferenco, dissendata per satelitoj. Irano forte protestis kontraŭ tio.[7]
La 8-an de marto 2013 ŝi prezentis en la franca sian novan libron «Virino kontraŭ fundamentalismo», bazitan sur sia politika sperto.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.