manifesto pri teorio de celoj de komunismo; verkita de K. Marx kaj F. Engels, eldonita je 1848 From Wikipedia, the free encyclopedia
La Manifesto de la Komunista Partio (germane Manifest der Kommunistischen Partei), ofte nomata La Komunista Manifesto, estis eldonita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karl Marx kaj Friedrich Engels, komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas pri historio de klasbataloj kaj proponas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron el la regado de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.
Das Kommunistische Manifest | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Manifest der Kommunistischen Partei | ||||
Unua eldono | |||||
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Karl Marx kaj Friedrich Engels | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 21-a de februaro 1848 | ||||
Eldoninto | Workers' Educational Association | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Trajtoj | |||||
Temo | Historia materiismo, klasbatalo, socialismo | ||||
Ĝenro | Manifesto | ||||
Loko de rakonto | Germanio | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Arthur Baker | ||||
| |||||
Kvankam aperas la nomoj de Engelso kaj Markso ĉe la titolo, Engelso skribis en la antaŭparolo al la germanlingva eldono de 1883, ke la Manifesto estas "esence verko de Markso" kaj ke "la baza penso apartas nure kaj ekskluzive al Markso". En 2013 manuskripto de la Manifesto de la Komunista Partio kun La Kapitalo estas elektita kadre de Memoro de la Mondo.[1]
Manifesto de la Komunista PartioLa komunista manifesto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Karl Marx kaj Friedrich Engels | |
Eldonjaro | • 1907 (C.H. Kerr & Co.) • 1923 (SAT 1-a eldono) • 1924/1925 (SAT 2-a eldono) • 1936 (SAT 3-a eldono) • 1990 (Progreso) • 2015 (MAS) • 2017 (MAS) | |
Urbo | • Chicago • Leipzig • Moskvo • Embres-et-Castelmaure | |
Eldoninto | • C.H. Kerr & Co. • Sennacieca Asocio Tutmonda • Progreso • Monda Asembleo Socia | |
Ĉiuj kvar supre menciitaj tradukoj, kun parta traduko farita de T. Veder kaj kun la germana originalo, aperis en 2017 ĉe MAS:
|
|
En 1932 Erwin Schulhoff (1894–1942) muzikigis la tekston de Marx kaj Engels kiel kantaton laŭ iom modifita teksta aranĝo de R. Fuchs sub titolo Das kommunistische Manifest.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.