Ĉina lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语 (simpligita) /漢語 (tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas unu el du ĉefaj subgrupoj de la ĉinotibeta lingvaro,[1] kies alia ĉefa subgrupo estas la tibetobirma lingvaro. Tiukadre la ĉina lingvaro estas grupo de lingvoj parolataj kiel gepatra lingvo fare de la etnaj Hanĉina majoritato kaj multaj minoritataj etnaj grupoj en la nomita Granda Ĉinio. La termino "ĉina" referencas kolektive la variajn lingvajn variaĵojn kiuj devenas el la Malnova Ĉina: indiĝenaj parolantoj ofte konsideras tiujn kiel "dialektoj" de unusola lingvo — kvankam la ĉina termino 方言; fāngyán; 'dialekto' ne enhavas la precizajn konotaciojn de "dialekto" — kvankam lingvistoj tipe analizas ilin kiel apartajn lingvojn. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kiel unu lingvon, ĝi estas sendube la plej parolata lingvo: proksimume 1,3 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, tio estas unu el ties variaĵoj kiel gepatra lingvo, do ĉirkaŭ 16% de la homaro.[2]
Ĉina lingvo | ||||
汉语/漢語, 华语/華語 aŭ 中文 | ||||
makrolingvo • moderna lingvo • lingvogrupo • lingva familio | ||||
---|---|---|---|---|
ĉinotibeta lingvaro • ĉinida lingvaro | ||||
Parolata en | Ĉina Popola Respubliko (ĈPR, ofte simple Ĉinio), Respubliko de Ĉinio (RĈ, ofte Tajvano), Singapuro, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Tajlando, Vjetnamio, Peruo, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj okcidentaj landoj | |||
Parolantoj | 1 299 877 520 | |||
Denaskaj parolantoj | proksimume 1,2 miliardoj | |||
Skribo | Ĉina skribo, Pinyin, Bopomofo, Xiao'erjing | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Ĉinotibeta
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Unuiĝintaj Nacioj; Ĉinio, interalie Hongkongo kaj Makao; Tajvano; kaj Singapuro | |||
Reguligita de | Nacia Lingvo Reguliganta Komitato (ĈPR) | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | zh | |||
ISO 639-2 | ||||
Bibliografia | chi | |||
Terminologia | zho | |||
ISO 639-3 | zho | |||
SIL | cmn | |||
Glottolog | sini1245 | |||
Angla nomo | Chinese | |||
Franca nomo | langues chinoises | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
La parolataj variaĵoj de ĉinaj lingvoj estas kutime konsiderataj de la indiĝenaj parolantoj kiel dialekto de unusola lingvo. Spite al tio, la manko de reciproka komprenado signifas, ke ili estas foje konsiderataj kiel apartaj lingvoj en familio. [3]
Esplorado pri la historiaj rilatoj inter la variaĵoj de ĉina estas ankoraŭ daŭra. Nuntempe, plej multnombraj klasigoj metas 7 el 13 ĉefaj regionaj grupoj bazitaj sur fonetikaj disvolviĝoj el Meza Ĉina, el kiuj la plej multe parolata pro multo estas la Mandarena kun 66%, aŭ ĉirkaŭ 800 milionoj da parolantoj, sekvita de la Minĉina (75 milionoj, ekz. Minnana lingvo), Vua (74 milionoj, ekz. Ŝanhaja), kaj Jua (68 milionoj, ekz. Kantona).[4] Tiuj branĉoj ne disponas de reciproka komprenado, kaj ankaŭ eĉ multaj el ties subgrupoj ne disponas de reciproka komprenado inter kelkaj variaĵoj ene de la sama branĉo (ekz. Minnana lingvo). Estas, tamen, transiraj areoj en kiuj variaĵoj de diversaj branĉoj kunhavas sufiĉajn trajtojn por atingi limigitan komprenadon, kiel ekzemple la Nova Ksiango, konata ankaŭ kiel Ĉang-Ji (长益片 / 長益片) kun Sudokcidenta Mandarena, Ksuanĵua Vua ĉina kun Mandarena de Malsupra Jangzio, Ĵina kun Mandarena de Centraj Ebenaĵoj kaj kelkaj diverĝaj dialektoj de Hakaa kun Gana (kvankam tiuj estas nekompreneblaj kun la hegemonia Hakaa). Ĉiuj variaĵoj de ĉina estas tonaj almenaŭ je ioma grado, kaj estas tre analizaj.
Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: per la simpligita skribo kaj per la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskiĝis el kunigo de pluraj aliaj signoj. La plej fruaj ĉinaj verkitaj registroj estas orakolostaj skribaĵoj datitaj el la Dinastio Shang ĉirkaŭ 1250 a.n.e. La fonetikaj kategorioj de Malnova ĉina povas esti rekonstruitaj el la rimoj de antikva poezio. Dum la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj, Meza ĉina suferis kelkajn sonŝanĝojn kaj disiĝis en kelkaj variaĵoj konsekvence de longdaŭraj geografiaj kaj politikaj apartigoj. La Kieĝun, nome rimaro, registris kompromison inter la prononcoj de diversaj regionoj. La reĝaj kortegoj de Ming kaj frua Qing dinastioj funkcis uzante kojneon konatan kiel Guanhua, bazitan sur la Nankina dialekto de la Mandarena.
La Ĉina normlingvo estas oficiala lingvo kaj de la Popola Respubliko Ĉinio kaj de Respubliko Ĉinio en Tajvano, unu el la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro, kaj unu el la ses Oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Norma ĉina estas bazita sur la Pekina dialekto de la Mandarena, kaj estis por la unua fojo oficiale adoptita en la 1930-aj jaroj. La lingvo estas verkita unuarange uzante logografion de ĉinaj karaktroj, amplekse kunhavita de legantoj kiuj aliflanke povas paroli reciproke neinterkompreneblajn variaĵojn. Ekde la 1950-aj jaroj, la uzado de simpligitaj karaktroj estis promociita de la registaro de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj Singapuro oficiale adoptis ilin en 1976. Tradiciajn karaktrojn oni uzas en Tajvano, Hongkongo, Makao, kaj inter ĉin-parolantaj komunumoj transmare. Tradiciajn karaktrojn oni uzas ankaŭ en kontinenta Ĉinio, spite al la fakto ke ili ne estas uzataj unuarange en la ĉiutaga uzado. Por ekzemplo, praktikado de la ĉina kaligrafio postulas sciaron de la tradiciaj ĉinaj karaktroj.