From Wikipedia, the free encyclopedia
Maĉupikĉuo (keĉulingve Machu Pikchu, "Malnova Monto",[1] hispanlingve Machu Picchu) estas la plej grava arkeologia loko, kiu en Peruo restis post la inkaa imperio. La nomo apartenas al inkaa setlejo konstruita ĉefe meze de la 15-a jarcento sur la rokoj kiuj kunigas la montojn Maĉupikĉuo kaj Huajnapikĉuo en la orienta flanko de la Centraj Andoj, en la sudo de Peruo. Probable ĝia origina nomo estis Pikĉuo aŭ Pikĉo.[2]
Maĉupikĉuo | |
keĉue Machu Pikchu, hispane Machu Picchu | |
antikva urbo • arkeologia loko • vidindaĵo | |
Turoj de Huayna Picchu super la ruinoj de Maĉupikĉuo | |
Ŝtato | Peruo |
---|---|
Regiono | Regiono Kusko |
Provinco | Provinco Kusko |
Historiaj regionoj | Prekolumba Sud-Ameriko, Inkaa imperio |
Monto | Huayna Picchu |
Ĉefaj konstruaĵoj | Intihuatana, Templo de Suno, Ĉambro de tri fenestroj |
Rivero | Urubamba |
Situo | Maĉupikĉuo |
- alteco | 2 430 m s. m. |
- koordinatoj | 13° 09′ 47″ S 72° 32′ 44″ U (mapo) |
Montaro | Andoj |
Konstrumaterialo | Ŝtono |
Estiĝo | 1430 |
- subite forlasita | 1572 |
Vizito | 1 800 000 homoj (sezono 2006 - 2007) |
Plej facila aliro | el Aguas Calientes |
Malkovrinto | Hiram Bingham |
- dato | 24-a de julio 1911 |
Horzono | UTC (UTC-5) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Maĉupikĉuo |
Tipo de heredaĵo | kultura kaj natur-heredaĵo |
Jaro | 1983 (#7) |
Numero | 274 |
Regiono | Sud-Ameriko |
Kriterioj | i, iii, vii, ix |
Tiamaj loĝantoj | inkaoj |
Situo enkadre de Peruo
| |
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Machu Picchu | |
Retpaĝo: www.machupicchu.biz/ | |
Vicigita inter : Novaj sep mirindaĵoj de la mondo | |
Laŭ dokumentoj el la mezo de la 16-a jarcento,[3] Maĉupikĉuo estis unu el la ripozlokoj de Pacha Kutiq (la unua inkaa imperiestro, 1438-1470). Tamen, kelkaj el ĝiaj plej bonaj konstruaĵoj kaj la evidenta ceremonia celo de la ĉefa alirvojo al la llaqta pruvus, ke ĝi estis uzata kiel religia sanktejo.[4] Ambaŭ uzadoj, kiel palaco kaj sanktejo, povis esti samtempaj. Kelkaj fakuloj verŝajne forigas la teorion pri la militista uzado, pro kio la popularaj kromnomoj kiel "fortikaĵo" aŭ "citadelo" ne plu estas uzataj.[5]
Maĉupikĉuo estas konsiderata samtempe kiel majstra verkaĵo de la arkitekturo kaj inĝenierarto.[6] Ĝiaj specifaĵoj arkitekturaj kaj pejzaĝaj, kaj la mistervualo kiu estis kreita ĉirkaŭ ĝi en granda parto de la literaturo farita pri ĝi, igis ĝin unu el la plej popularaj turismlokoj de la planedo.[7]
Maĉupikĉuo troviĝas en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1983, kiel parto de kultura kaj ekologia tutaĵo konata kiel Historia sanktejo de Maĉupikĉuo. Tamen tiu heredaĵo estas minacata pro la neregataj konstruadoj de hoteloj, restoracioj kaj memoraĵbutikoj[8].
La 7-an de julio 2007 Maĉupikĉuo estis deklarita kiel unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo dum ceremonio realigita en Lisbono, Portugalio, kiu kalkulis je cent milionoj da voĉdonoj en la tuta mondo.
La loko troviĝas oriente de la Andoj, komence de la amazona arbaro. Ĝi situas en Peruo, en la provinco Kusko, cent tridek kilometrojn malproksime de Kusko. En 2009, ĝi estas regiona ĉefurbo, antaŭe ĝi estis ĉefurbo de la inkaoj.
La ruinoj situas inter du montopintoj je alto de 2.438 metroj: unu el ili estas la Huayna Picchu, kies nomo signifas juna monto. Temas pri la montopinto, kiun oni vidas sur la plejmultaj fotoj de la urbo. El iuj vidpunktoj eblas distingi formon de homa vizaĝo rigardanta la ĉielon, kies nazo estus la Huayna Picchu. La alia monto estas la Machu Picchu, tio estas maljuna pinto, kiu donis sian nomon al la arkeologia trovejo. Ambaŭflanke de la urbo ĉirkaŭ la Huayna Picchu fluas la rivero Urubamba, sed 600 metrojn malsupre.
La sankta urbo Maĉupikĉuo, kies nomo signifas "malnova pinto" en la keĉua lingvo, kaj kiun Hiram Bingham alnomis "La perdita urbo de la inkaoj", estas antaŭkolumba arkeologia ejo situanta je 130 kilometroj nordokcidente de la urbo Kusko en Peruo. Konstruita sur la samnoma montosupro, tiu urbo kuŝas je pli ol 2700-metra alteco. La situo de Maĉupikĉuo estis rigardata kiel militista sekreto, sed precipe la profundaj ravinoj kaj la krutaj rokoj estis ĝia plej bona defendo. Ŝajnas aliloke, ke spiritaj konsideroj kompletigis la strategian intereson de tiu lokelekto.
Eblas atingi Maĉupikĉuon laŭ diversaj migradpadoj. La plej uzata estas la pado de la inkao, strikte kontrolata kaj kiun oni rajtas uzi nur pere de vojaĝagentejo.
La vilaĝo la plej proksima de Maĉupikĉuo estas Aguas Calientes, je 400 metroj pli malsupre. De tiu vilaĝo busservo regule uzas la Hiram-Bingham-ŝoseon al la urbo. Nenia ŝoseo atingas la vilaĝon Aguas Calientes, turistoj devas uzi unu el la du fervojaj linioj, kiuj trapasas la vilaĝon ekde Ollantaytambo aŭ ekde la hidroelektra centralo de Santa Teresa.
Tagoj estas kutime varmegaj kaj malseketaj, noktoj estas malvarmaj. La temperaturo varias inter 12 kaj 24° Celsio. Pluvoj estas oftaj kaj fortaj (1.955 mm jare), ĉefe en novembro kaj marto.
En januaro de la jaro 2010, pluvegoj forfluigis ŝoseojn kaj fervojojn al Maĉupikĉuo. Pli ol 2.000 turistoj aldone al la 2.000 lokaj loĝantoj estis kaptitaj surloke kaj la urbo portempe fermita,[9] sed malfermiĝis denove la 28-an de februaro 2010.[10] Turismaj vizitoj eblis denove ekde la 1-a de aprilo 2010.
Ekde 1981 Maĉupikĉuo estas klasita kiel naturrezervejo por protekti la kreskaĵaron kaj la bestaron. Ĝi estas parto de la Sistema Nacional De Areas Naturales Protegidas (SINANPE)[11] nomata "historia sanktejo de Maĉupikĉuo", kiu etendiĝas sur 32.592 hektaroj[12] Krom la celo protekti la faŭnon kaj la plantaron, la rezervejo celas la protekton de la inkaaj ejoj, inter kiuj Maĉupikĉuo estas la plej konata.[13]
La regiono de Picchu, situanta meze inter la Andoj kaj la amazona arbaro estis koloniata de montaraj popoloj de la regionoj de Vilcabamba kaj de la sankta valo de Kusko por trovi novajn prilaborotan grundon. Arkeologiaj atestaĵoj indikas ke agrikulturo estis praktikata en la regiono almenaŭ ekde 760 a.K.[14]. Demografia eksplozo okazis ekde ĉirkaŭ la jaro 900 de grupoj historie ne dokumentitaj, sed eble ligitaj al la etno Tampu de Urubamba. Oni opinias, ke tiuj homoj estis anoj de la federacio de la Ayarmaca, rivaloj de la unuaj inkaoj de Kusko.[15] En tiu periodo kreskegis la agrikulturebla surfaco per konstruado de terasoj. Tamen la ejo mem de Maĉupikĉuo inter la du montoj de Huayna Picchu kaj Machu Picchu, ne montras spurojn de konstruaĵoj antaŭ la 15-a jarcento.[16]
En 1440, dum la kampanjo de Vilcabamba, la regiono de Picchu estis konkerita de Paĉakutek,[17] unua imperiestro inkaa (1438-1470). La ejo de Maĉupikĉuo verŝajne impresis la reganton per siaj apartaj ecoj kaj ligoj al la sankta geografio de Kusko.[18] Li konstruigis ekde ĉirkaŭ 1450, urban loĝejaron kun luksaj konstruaĵoj por la aristokratio kaj sacerdotaro.[19]
Oni opinias, ke Maĉupikĉuo havis varieman loĝantaron inter 300 kaj 1.000 homoj, ĉefe inkaoj[20] apartenantaj al elito (eble la panaca de Paĉakutek)[21] kaj aclla (virgulinoj). La agrikulturistoj devenis de diversaj partoj de la imperio, pro la inkaa politiko de mitmaqkuna, tio estas translokigo de tutaj etnoj.[22]
Maĉupikĉuo ne estis izolata ejo, kaj la mito de perdita aŭ kaŝita urbo de la inkao, ne estas fondata. La valoj, kiuj kuniĝas al la ejo estis dense loĝata de agrikultura popolo, kiu kreskis ankoraŭ post la okupado de la inkaoj en 1440.[23] La inkaoj konstruis multajn administraciajn centrojn, la plej gravajn en Patallacta kaj Quente Marca,[24] kaj vastajn agrikulturajn zonojn per tiucele konstruitaj terasoj. Maĉupikĉuo dependis rilate al nutraĵo de la kampoj en la agrikultura sektoro, sed eble tiuj ne estis sufiĉaj por nutri la tutan loĝantaron.[25] Interregiona komunikado eblis pro la padaro de la inkaoj: 8 vojoj atingis Maĉupikĉuon.[26]
Post la morto de Paĉakutek, laŭ la kutimo de la inkaoj, liaj personaj bienoj estis mastrumitaj de lia panaca, kiu estris la enspezojn de la kulto de la mumio de la mortinta imperiestro.[27] Oni supozas, ke daŭrigis tiu situacio sub la regno de la imperiestroj Tupak Jupanki (1470-1493) kaj Huayna Capac (1493-1529).
Maĉupikĉuo perdis sian gravecon pro prestiĝkonkurso kun la personaj havaĵoj de la posteuloj de Paĉakutek kaj pro la fakto de nova pli sekura kaj larĝa vojo inter Ollantaytambo kaj Vilcabamba (la valo de Amaybamba).[28]
Nuntempe oni supozas, ke la urbo estis konstruita dum la regado de la inkaa imperiestro Paĉakutek, kiu imperiestriĝis en 1440. La urbo estis loĝata ĝis la hispana invado en 1532. Laŭ la arkeologiaj esploroj efektivigitaj surloke, Maĉupikĉuo ne estis tradicia urbo, sed pli vere fortikaĵo utiligata kiel dua palaco de la imperiestro kaj lia kortego. Oni taksas, ke la loko havis ne pli ol 750 loĝantojn sume. Iuj nuntempaj teorioj asertas, ke tiu loko estis inkaa llaqta, tio estas fortikaĵo dediĉita al la ekonomia regado de la okupitaj zonoj. Per siaj arkitekturaj riĉaĵoj Maĉupikĉuo estas unu el la plej gravaj arkeologikaj lokoj. Laŭ arkeologoj, Maĉupikĉuo estas dividita en tri grandajn sektorojn: la sankta kvartalo, la popola kvartalo kaj la nobela kvartalo ankaŭ ekleziula. La sankta zono estas dediĉita al Inti, la Suno-Dio, ĉefa diaĵo de la inkaa panteono. Tie troviĝas la arkeologikaj trezoroj, el kiuj la plej gravaj estas la suna horloĝo (Intihuatana) kaj la suntemplo.
La inkaa interna milito de 1531 ĝis 1532 kaj la hispana invado de Kusko en 1534 esence modifis la vivon de Maĉupikĉuo. La plimulto de la kamparanoj estis perforte translokigitaj de la inkaoj el la diversaj partoj de la imperion. Ili profitis la ekonomian falon de Kusko por reiri al siaj hejmregionoj.[29] La inkaa rezistanco kontraŭ la hispanoj estis estrita de Manku Kapak la 2-a, kiu kunvokis en 1536 la nobelojn de la proksimaj regionoj kunveni en la ekzila imperiestra loĝejo de Vilcabamba,[30] kaj verŝajnas, ke la plej multaj nobeloj de la regiono de Picchu forlasis la regionon tiam. Tiamaj dokumentoj indikas, ke la regiono estis tiam plena je forlasitaj.[31]
La ruinojn malkovris la universitata esploristo Hiram Bingham en 1911, kiu poste kun apogo de National Geographic Society reveturis kun du ekspedicioj en 1912 kaj 1915. Li ĉiufoje hejmenveturis kun kestoj plenaj je arkeologiaĵoj. Tion permesis la tiama ŝtatprezidanto de Peruo, Augusto B. Leguia. Peruo provas reakiri tiujn elfosaĵojn jam de 1917. La Universitato Yale redonis kelkajn negravajn trovitaĵojn.
La peruan registaron ekscitis, kiam la Peabody-muzeo en 2003 faris migrantan ekspozicion kun la elfosaĵoj en Usono, kiun vizitis pli ol unu miliono da homoj.
En 2005 kaj 2009 la universitato de Arkansas faris detalajn lazerskanaĵojn de la tuta ejo de Maĉupikĉuo kaj de la najbaraj ruinoj sur la pinto de Huayna Picchu. La universitato disponigis la skanaddatumojn por esplorceloj.[32]
La urbo estis konstruata post firmigo de la tereno kontraŭ la ofte fortaj pluvegoj, kiuj atingas pluvalton de 1930 mm jare en tiu regiono. La inkaaj inĝenieroj realigis tion per la konstruado de terasoj plenigitaj de rokoj, sablo kaj fina tavolo de riĉa kulturebla grundo. En la centro de la urbo troviĝas granda tia subplanka baseno, kio ebligas la kaptadon kaj sekuran forkondukon de grandaj pluvkvantoj sen damaĝi la konstruaĵojn.
Akvo estis alportita per subtera kanalo el monta pinto kaj fluis el dudeko da fontanoj en la urbo, la unua estanta tiu ĉe la loĝejo de la imperiestro.
La urbo konsistas el ĉirkaŭ 200 granitaj konstruaĵoj sur tereno de ĉirkaŭ 530 x 200 metroj ligitaj per sistemo de ŝtuparoj. Restas nuntempe ĉirkaŭ 3.000 ŝtupoj kaj partoj de la eksteraj muroj de la loĝejoj, parte pluretaĝaj. Celo kaj uzo de tiu urbo estas ankoraŭ diskutataj nuntempe. Ne ekzistas transdonitaj informoj aŭ sciencaj notoj, tial nur supozoj eblas.
Oni malkovris pli ol 50 tombejojn kun pli ol 100 skeletoj. Laŭ unuaj supozoj de la teamo Hiram Bingham 80 % inter ili estis virinaj, sed evidentiĝis laŭ pli lastaj esploroj, ke temas ĉirkaŭ pri la sama nombro de viraj kaj virinaj mortintoj. Pro la unua supozo, Hiram Bingham supozis, ke Maĉupikĉuo estis rifuĝejo de la inkaoj, kie loĝis la sanktaj virgulinoj, dediĉitaj ekde infanaĝo al la imperiestro. Tiun teorion oni nun forlasis, oni anstataŭe supozas, ke la urbo estis ankoraŭ konstruata dum la alveno de la hispanoj, sed tiam forlasita kaj forgesita de la indianoj. Subtenas tiun teorion la ekzisto de parte finitaj konstruaĵoj kaj muroj.
Taksoj rilate al la loĝantaro varias nuntempe kaj eble atingis la nombron de 1.000 aŭ 2.000. La urbo, kies originala nomo ne konatas estas nomata laŭ proksima montopinto ĉe kiu ĝi situas: partoj de la urbo, la interalie por agrikulturo uzataj terasoj situas ĉe la piedo de la malnova pinto, malantaŭ la alia ekstremaĵo de la urbo videblas la juna pinto (Huayna Picchu) sukerpaneca. En la sudoriento ĉirkaŭ 15 kilometrojn fora situas la ruinoj de la inkaa urbo Llactapata.
La ruinoj de Maĉupikĉuo dividiĝas en du ĉefaj sektoroj konataj kiel la urba kaj la agrikultura sektoroj, disigitaj de muro. La agrikultura sektoro denove dividiĝas en supran kaj malsupran sektoron. La urba sektoro konsistas el la orienta kaj okcidenta sektoroj disigitaj de vastaj placoj.[33]
Aliaj arkeologoj dividas la urban sektoron de Maĉupikĉuo en la jenajn tri distriktojn: la sanktan distrikton, la popolan distrikton sude kaj tiun de la sacerdotoj kaj aristokratoj.
Ĉiuj konstruaĵoj en Maĉupikĉuo estas en klasika inkaa stilo. La muroj estas komponitaj el ŝtonoj perfekte alĝustigitaj. La inkaoj ne utiligis cementon. La granito de la konstruaĵoj devenas de malproksimaj ŝtonminejoj. La tekniko estis tre evoluigita por suprenirigi ĝis la kulmino de la monto ŝtonblokojn, kiuj povis pezi plurajn tunojn.
La Intihuatana-ŝtono estas unu el multaj ritaj ŝtonoj en Sudameriko. La hispanoj ne malkovris Maĉupikĉuon, tial la ŝtono ne estis detruita, kiel multaj aliaj en Peruo. Tiuj ŝtonoj estis poziciitaj por montri rekte al la suno dum la vintra solstico.
La nomo de la ŝtono estas keĉua: inti signifas suno, kaj wata- estas verba radiko, kiu signifas ligi, tiri alten; huata estas simple la hispana transskribo. La keĉua sufikso -na rilatas al iloj aŭ ejoj. Tiel la signifo de inti watana estas litere ilo aŭ ejo por ligi al la suno, do sunligilo aŭ sunligejo. Tagmeze de la 27-a de oktobro kaj la 14-a de februaro, la suno staras preskaŭ super la ŝtono, kaj vidigas neniu ombro. Esploristoj tial opinias, ke ĝi estis konstruita kiel horloĝo aŭ kalendaro.
La sunligilo estis damaĝita en septembro de la jaro 2000, kiam 450 kg peza gruo falis sur ĝin, forrompante pecon de la grando de skribila pinto. La gruon uzis skipo de la reklamagentejo JWT por bierreklamo.
|
La suntemplo aŭ templo de la suno (hispane: Torreón) situas en la sankta parto de Maĉupikĉu. Ĝi estis dediĉata al Inti, la sundio kaj plej granda dio.
Oni atingas ĝin per pordo, ĉe kiu oni trovis restojn de sekurmekanismo. Ĝi estis uzata por ceremonioj rilataj al la somera solstico.[36] Unu el la fenestroj montras spurojn de enmetitaj ornamaĵoj poste elŝiritaj. Ekzistas en tiu loko indikoj pri incendio. La suntemplo estas konstruita sur granda roko sub kiu troviĝas malgranda groto tute tegita de masonaĵo. Arkeologoj supozas, ke la mumio de Paĉakutek estis en tiu loko post la hispana invado de Kusko.[37]
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Maĉu-Piĉu:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.