Ludwig Wittgenstein
aŭstra-brita filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludwig Josef Johann WITTGENSTEIN [LUDvig VITgenŝtajn] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1889 en Vieno, mortis la 29-an de aprilo 1951 en Kembriĝo, Britio) estis aŭstra-brita filozofo kiu laboris ĉefe pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso, kaj filozofio de lingvaĵo.[1]
Ludwig Wittgenstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ludwig Josef Johann Wittgenstein | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1889 (1889-04-26) en Neuwaldegg, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 29-an de aprilo 1951 (1951-04-29) (62-jaraĝa) en Kembriĝo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | prostata kancero vd | ||||
Tombo | Ascension Parish Burial Ground vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Skjolden • Wiener Neustadt vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Trinity College • Teknologia Universitato Berlino • Viktorino-Universitato de Manĉestro • Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße • Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Wittgenstein family vd | ||||
Patro | Karl Wittgenstein vd | ||||
Patrino | Leopoldine 'Poldy' Kalmus vd | ||||
Gefratoj | Margaret Stonborough-Wittgenstein • Paul Wittgenstein • Johannes Wittgenstein • Rudolf Wittgenstein • Rittmeister Konrad Wittgenstein • Dora Wittgenstein • Helene Wittgenstein • Hermine Wittgenstein vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Parencoj | Friedrich August von Hayek • Joseph Joachim vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo de lingvo • arkitektura teoriisto • profesoro • logikisto • matematikisto • aforisto • epistemologo • filozofo • instruisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Bertrand Russell • Frank P. Ramsey vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Tractatus Logico-Philosophicus ❦ Filozofiaj Esploradoj vd | ||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Filozofo | |||||
Okcidenta Filozofio Filozofio de la 20-a jarcento | |||||
Ĉefaj interesoj | logiko, metafiziko, filozofio de lingvo, filozofio de matematiko | ||||
Noteblaj ideoj | "Signifado estas uzo" | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
El 1929–1947, Wittgenstein instruis en la Universitato de Kembriĝo.[2] Dum sia vivo li publikigis nur unu mallongan libron, nome la 75-paĝan Tractatus Logico-Philosophicus (1921), unu artikolon, unu librorevizion kaj unu porinfanan vortaron.[3] Liaj enormaj manuskriptoj estis eldonitaj kaj publikigitaj nur postmorte. Philosophische Untersuchungen aperis kiel libro en 1953 kaj ĉe la fino de la jarcento ĝi estis konsiderata grava moderna klasikaĵo.[4] Filozofo Bertrand Russell priskribis Wittgenstein kiel "the most perfect example I have ever known of genius as traditionally conceived; passionate, profound, intense, and dominating" (la plej perfekta ekzemplo kiun mi iam konis de geniulo kiel tradicie konsiderita; pasia, profunda, intensa, kaj dominema).[5]
Naskiĝinta en Vieno en unu el la plej riĉaj familioj de Eŭropo, li heredis grandan riĉon de sia patro en 1913. Li donis kelkajn konsiderindajn monkvantojn al malriĉaj artistoj. En periodo de akra persona deprimo post la Unua Mondmilito, li fordonis sian tutan riĉon al siaj gefratoj.[6][7] Tri el liaj fratoj faris memmortigon, kaj Wittgenstein mem vidis tion.[8] Li lasis studojn kelkajn fojojn — por militservi kiel oficiro ĉe frontolinio dum la Unua Mondmilito, kie li estis medaligita kelkajn fojojn pro sia kuraĝo; por instrui en lernejoj de malproksimaj aŭstriaj vilaĝoj kie li trafis polemikojn kiam li batis infanojn kiuj eraris en matematiko; kaj por labori kiel hospitala flegisto dum la Dua Mondmilito en Londono kie li konsilis al pacientojn ne engluti la preskribitajn drogojn dum li tre sukcesis kaŝi sekrete la fakton ke li estas unu el plej famaj filozofoj de la mondo.[9] Li priskribis filozofion, tamen, kiel "la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon."[10]
Lia filozofio estas ofte dividata en frua periodo, ekzempligita ĉe la Tractatus, kaj pli posta periodo, artikulita en la Philosophische Untersuchungen. La frua Wittgenstein estis koncernita ĉe la logika rilato inter propozicioj kaj la mondo kaj kredis ke per havigo de atento pri la logika subtavoligo de tiu rilato, li estis solvinta ĉiajn filozofiajn problemojn. La posta Wittgenstein malakceptis multajn el la komprenoj de la Tractatus, argumente ke la signifo de vortoj estas pli bone subkomprenita laŭ ties uzado ene de difinita lingvoludo.[11]
La influo de Wittgenstein sentiĝis en preskaŭ ĉiu kampo de beletroj kaj sociaj sciencoj, kvankam estas diverĝaj interpretaĵoj de lia pensaro. Laŭ vortoj de lia amiko kaj kolego Georg Henrik von Wright:
Li estis de opinio... ke liaj ideoj estas ĝenerale miskomprenitaj kaj distorditaj eĉ fare de tiuj kiuj konfesis esti liaj disĉiploj. Li dubis, ke li estos pli bone komprenita en la futuro. Li iam diris ke li sentas kvazaŭ li verkas por homoj kiuj estus pensantaj laŭ diferenca vojo, spiri diferencan aeron de vivo, disde el tiuj homoj nuntempaj.[12]