brita matematikisto, filozofo kaj ekonomisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Frank Plumpton RAMSEY (la 22-a de februaro 1903 - la 19-an de januaro 1930) estis brita matematikisto, kiu ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj ekonomiko.
Frank P. Ramsey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Frank Plumpton Ramsey | ||
Naskonomo | Frank Plumpton Ramsey | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1903 en Kembriĝo | |
Morto | 19-an de januaro 1930 (26-jaraĝa) en Londono | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Iktero vd | |
Tombo | Ascension Parish Burial Ground (en) , 2C48 52.217074 °N, 0.099824 °O (mapo) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno (1923–1924) Trinity College (1920–1923) Kolegio Winchester (1915–1920) vd | |
Familio | ||
Patro | Arthur Stanley Ramsey (en) vd | |
Gefratoj | Michael Ramsey (en) kaj Bridget Barcroft (en) vd | |
Edz(in)o | Lettice Ramsey (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto filozofo ekonomikisto vd | |
Laborkampo | Kombinatoriko, matematiko, filozofio de matematiko, logiko, epistemologio kaj ekonomio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ramsey–Cass–Koopmans model ❦ teoremo de Ramsey ❦ frazo de Ramsey ❦ Ramsey–Lewis method ❦ teorio de Ramsey ❦ Ramsey problem ❦ Keynes–Ramsey rule vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frank Ramsey naskiĝis en 1903 en Kembriĝo. Lia patro, Arthur, estis matematikisto kaj prezidanto de Kolegio Magdaleno. Li estis la plej aĝa de du fratoj kaj du fratinoj. Lia frato, Michael Ramsay, estis la Ĉefepiskopo de Canterbury. Li komencis siajn studojn en Winchester College en 1915 kaj poste translokiĝis al Kembriĝo por studi matematikon en Trinity College. Kiel adoleskanto li estis interesita pri multaj subjektoj, de angla literaturo kaj klasikaĵo ĝis matematiko kaj politiko.
Ramsey suferis de depresio ekde juna aĝo. Li interesiĝis pri psikanalizo kaj kiam li verkis sian disertacion, li iris al Vieno por sperti psikanalizan terapion. Por pravigi tion, li skribis al sia patrino ke la nekonscio povus influi lian laboron kiel matematikisto. En septembro 1925 li geedziĝis kun Lettice Baker. La geedziĝo okazis en registra oficejo ĉar Ramsey estis, laŭ sia edzino, batalema ateisto. Ili havis du filinojn.
Ramsay revenis al Anglio en 1924 kaj kun la subteno de la fama ekonomikisto John Maynard Keynes iĝis ulo (angle fellow) ĉe King's College ĉe la Universitato de Kembriĝo. En 1926 li iĝis matematika lektoro kaj poste direktoro de matematikaj studoj en King's College [1][2][3].
Ramsey suferis de kronikaj hepatproblemoj. Li kontraktis ikteron post kirurgio kaj kiel rezulto mortis en Londona hospitalo en januaro 1930 en la aĝo de 26. Li estis entombigita en Cambridge Cemetery.
En 1927 Ramsey publikigis la artikolon "Faktoj kaj Propozicioj" en kiu li proponis filozofian teorion de vereco.
En 1930 en la artikolo "Pri problemo de formala logiko" Ramsey formulis teoremon kiu poste iĝis konata kiel la Ramsey-teoremo. Kvankam tio eble estas lia plej konata laboro, li fakte nur pruvis la teoremon kiel lemon parte solvi la decidproblemon de Hilbert por predikatkalkulo (trovante algoritmon kiu decidas la veron de iu propono; la ĝenerala kazo poste estis montrita al esti nesolvebla). Tiu pruvo kaŭzis la evoluon de tuta kampo de matematiko nomita laŭ li, Ramsey-teorio - kampo en kombinatoriko kiu traktas la demandon de kiom granda matematika strukturo devus esti por certigi ke ĝi konservas certan trajton.
Keynes kaj la ekonomikisto Arthur Pigou instigis Ramsey labori pri ekonomiko ekde la aĝo de 16. En respondo, Ramsey verkis tri artikolojn en ekonomia teorio, ĉiu el kiuj havis decidan efikon al ekonomiko. La artikoloj de Ramsey traktis Bajezan probablecon kaj servaĵon (1926), optimuman impostadon (1927) kaj optimuman kreskon de ununura sektoro (1928).
Ramsey tradukis la libron de la aŭstra filozofo Ludwig Wittgenstein Tractatus Logico-Philosophicus (1921) el la germana en la anglan. Li faris tion 19-jaraĝa post lerni, laŭ unu versio, la germanan en malpli ol semajno. Ramsay aprezis la laboron de Wittgenstein kaj post kompletigado de siaj matematikstudoj en 1923, li vojaĝis al Aŭstrio por renkonti Wittgenstein dum li instruis matematikon en bazlernejo en malgranda komunumo. Dum du semajnoj ili diskutis la malfacilaĵojn kiujn Ramsay renkontis en la Tractatus, kaj poste Wittgenstein faris plurajn korektojn en la angla traduko kaj kelkajn ŝanĝojn en la originalteksto. Tiuj ŝanĝoj aperis en la dua eldono de la Tractatus en 1933.
Ramsay kaj Keynes laboris kune por alporti Wittgenstein reen al Kembriĝo (Wittgenstein estis studento de la matematikisto kaj filozofo Bertrand Russell antaŭ Unua Mondmilito ). Kiam Wittgenstein revenis al Kembriĝo, Ramsay iĝis sia tutoro. Wittgenstein prezentis sian libron Tractatus logico-philosophicus kiel doktoran disertacion. La filozofoj G.E. Moore kaj Bertrand Russell ekzamenis Wittgenstein en la defendo de la disertaĵo kaj laŭ la rakontanto li konsolis ilin post kiam ili ne komprenis lian libron. La tri tiam aranĝis financan subtenon por Wittgenstein por helpi lin daŭrigi sian esplorlaboron. En 1929, Ramsey kunlaboris kun Wittgenstein kaj la itala ekonomiisto Piero Sraffa pri matematikaj kaj filozofiaj verkoj. Tiuj kontribuoj poste estis menciitaj en siaj verkoj.
* (1932) “Review: The Foundations of Mathematics, and other Essays by Frank Plumpton Ramsey, edited by R. B. Braithwaite, preface by G. E. Moore”, Bull. Amer. Math. Soc. 38 (9), p. 611–612. doi:10.1090/s0002-9904-1932-05470-2. * (2009a) “Frank P. Ramsey: A Cambridge Economist”, History of Political Economy 41 (3), p. 445–470. doi:10.1215/00182702-2009-035. 144949987. * (2009b) “Frank Ramsey's Notes on Saving and Taxation”, History of Political Economy 41 (3), p. 471–489. doi:10.1215/00182702-2009-048. * (2004) “Freud in Cambridge”, Critical Quarterly 46 (2), p. 1–26. doi:10.1111/j.0011-1562.2004.t01-1-00560.x. Alirita 26 July 2010.. *Galavotti, M. C. (Ed.) (2006), Cambridge and Vienna: Frank P. Ramsey and the Vienna Circle, Dordrecht, The Netherlands: Springer.
* “Ramsey model”, The New Palgrave: A Dictionary of Economics 4, p. 46–48. * (1987) “Ramsey, Frank Plumpton”, The New Palgrave: A Dictionary of Economics 4, p. 41–46. * (1927) “Facts and Propositions”, Aristotelian Society Supplementary 7, p. 153–170. doi:10.1093/aristoteliansupp/7.1.153.
Arkivigite je 2020-10-31 per la retarkivo Wayback Machine* (1928) “A Mathematical Theory of Saving”, Economic Journal 38 (152), p. 543–559. doi:10.2307/2224098.
* (1927) “A Contribution to the Theory of Taxation”, Economic Journal 37 (145), p. 47–61. doi:10.2307/2222721. * (1929) “On a Problem in Formal Logic”, Proc. London Math. Soc. 30, p. 264–286. doi:10.1112/plms/s2-30.1.264. *Ramsey, F.P. (1931), The Foundations of Mathematics, and other Essays, (ed.) R. B. Braithwaite
(Review by Simon Blackburn [author-shared Eprint])
(Reviews: 1: de Ray Monk; 2: de David Papineau [Archived])
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.