Louisa Frederica Adela Schafer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louisa Frederica Adela SCHAFER aŭ angligite SHAFER [ŜEfer], voknome Adela (naskiĝis la 11-an de februaro 1865 en Londono) estis angla esperantistino, solkantisto kaj lingvoinstruisto.
Louisa Frederica Adela Schafer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1865 (1865-02-11) en Granda Londono |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Schafer multe laboris por Esperanto, aparte ĉe Londona Esperanto-Klubo, ofte aperigante kantojn sub la nomformo Ad. Ŝefer. Schafer ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn, interalie la unuan en Bulonjo.
Schafer estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK) en 1905.[1] Dum la UK en Ĝenevo en 1906, la LK elektis komisionojn por prepari la Akademiajn Korektojn. Al la angla komisiono estis elektitaj "fraŭlino Adela Shafer" kaj la sinjoroj Joseph Rhodes kaj John Ellis. Poste aliĝis ankoraŭ Edward Alfred Millidge.[2]
En la teatraĵo La urso, tradukita de Vasilij Devjatnin kaj prezentita dum 8-a UK en Krakovo en 1912, ŝi ludis la rolon de Elena Ivanovna Popova, vidvino de bienposedanto.