2-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 2-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 28-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1906 en Ĝenevo, Svislando. Venis 818 partoprenantoj el 30 landoj.
Universala Kongreso | |
---|---|
Bildo sur propaganda poŝtkarto por la 2-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresanoj malakceptas la oferton de tradukisto, ĉar ili ja parolas Esperanton | |
Urbo (lando) | Ĝenevo ( Svislando) |
Datoj | 28-a de aŭgusto 1906 - 2-a de septembro 1906 |
Prezidanto LKK | |
Alta protektanto | |
Aliĝintoj | 818 |
Menciinde | fondo de KKK |
La malferma ceremonio okazis en Victoria Hall. Aliaj eventoj okazis en "Amis de l'Instruction" kaj en la aŭditorio de la ĝeneva universitato. La bankedo okazis en "Kiosque des Bastions".
La LKK konsistis el prezidanto Friedrich Schneeberger, du sekretarioj Hector Hodler kaj Edmond Privat, tiam gimnazianoj 16- kaj 18-jaraj. Entute LKK konsistis el 15persona grupo.[1]
Dum la kongreso oni fondis Konstantan Kongresan Komitaton kaj aprobis deklaracion pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.