brita ĵurnalisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph RHODES, ankaŭ nomata Jozefo Rhodes, (naskiĝis la 9-an de julio 1856 en Keighley, Britio, mortis la 28-an de februaro 1920 samloke) estis ĵurnalisto kaj brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglujo en Keighley in 1902.
Joseph Rhodes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1856 en Keighley |
Morto | 28-an de februaro 1920 (63-jaraĝa) en Keighley |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto vortaristo |
Rhodes laboris kiel ĵurnalisto kaj restis fervora kaj agema laboranto por Esperanto ĝis la fino. Interalie li ankaŭ estis inter la fondintoj de la Brita Esperantista Asocio en 1904. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. En 1911, dum la Antverpena UK, li estis raportisto de la kunveno de protestantaj Esperantistoj kiuj decidis la kreon de KELI[2].
Ambaŭ liaj vortaroj estis gravaj por la frua epoko de la Esperanta leksikografio antaŭ la unua mondmilito. La rim-vortaro de 1905 povas esti rigardata kiel unu el la unuaj inversaj vortaroj de Esperanto entute. Lia angla-Esperanto vortaro de 1908 apartenas al la grandaj tiuepokaj kune kun tiu de Presa Esperantista Societo (franca), Boirac (difinvortaro kaj esperanta-franca 1909), Christaller (germana 1910) kaj Kabe (difinvortaro 1911). Carlo Bourlet ("C.B.") prave recenzis: ".. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj." (La Revuo, 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).
Pri Vortaro de Esperantaj Rimoj
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.