![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Flag_of_Lombardy.svg/langeo-640px-Flag_of_Lombardy.svg.png&w=640&q=50)
Lombardio
regiono en norda Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lombardio aŭ Lombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/Milano_Wikivoyage_banner2.jpg/640px-Milano_Wikivoyage_banner2.jpg)
Lombardio | |
itale Lombardia | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio • kultura regiono | |
---|---|
Kodo: | LOM |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 23,861 km² |
Ĉefurbo: | Milano |
Loĝantaro: | 10 067 494 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 422 loĝ./km² |
Provincoj: | Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese |
Komunumoj: | listo de 1546 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 03 |
Prezidanto: | Attilio Fontana (en 2024) marto 2013 |
Retejo: | oficiala paĝo |
![]() | |
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 10 067 494 loĝantoj sur areo de 23 863,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 422 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.
La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.
La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].