Provinco Bergamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Bergamo estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol miliono da loĝantoj: fine de 2021 en la teritorio vivis 1 102 670 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Bergamo, estas la kvara urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Rapidaj faktoj Regionoj kaj provincoj de Italio, Ŝtato ...
Provinco Bergamo | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BG |
Areo: | 2 723 km² |
Ĉefurbo: | Bergamo |
Loĝantaro: | 1 102 670 (2021) |
Loĝdenso: | 405 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 243 (2022) |
Poŝtkodo: | 24000-24100 |
Kodo laŭ ISTAT: | 016 |
Telefona prefikso: | 035, 0345, 0346, 0363, 02, 030 |
Retpaĝo: | oficiala retejo |
Fermi
Ĝi samlimas la provincon Sondrio norde, la provincon Lecco, Monza kaj Brianza kaj la teritorion metropola urbo Milano okcidente, la provincon Kremono sude, kaj la provincon Breŝo oriente.