provinco de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Breŝo (itale provincia di Brescia) estas provinco en la regiono Lombardio de norda Italio, kun pli ol unu miliono kaj cent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Breŝo, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Lombardio.
Provinco Breŝo | |
provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BS |
Areo: | 4 784 km² |
Ĉefurbo: | Breŝo |
Loĝantaro: | 1 247 583 (2020) |
Loĝdenso: | 261 loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 206 |
Poŝtkodo: | 25121-25136, 25010-25089 |
Kodo laŭ ISTAT: | 017 |
Telefona prefikso: | 030, 0364, 0365, 035 |
Retpaĝo: | Oficiala retejo |
Ĝi samlimas la provincon Sondrio nord-okcidente, la provincon Bergamo okcidente, la provincon Kremono sud-okcidente, la provincon Mantovo sude, la provincon Verono (en Venetio) kaj la provincon Trento (en Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo) oriente.
La provinco de Breŝo, la plej vasta en Lombardio, enhavas tri grandajn lagojn, aldone al multaj montaj lagetoj; ĝi ankaŭ enhavas tri ĉefajn valojn en ĝia norda parto, dume sude ĝi konsistas el parto de la Pada Ebenaĵo.
La provinca teritorio enhavas:
La provinco okupas la teritorioj iam mastrita de la senjoreco de Breŝo, escepte de la urbetoj Asola, Canneto sull'Oglio kaj Lovere.
Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
1 | Breŝo (Brescia) | 192 200 loĝ. | |
2 | Desenzano del Garda | [dezencano delgarda] | 25 600 loĝ. |
3 | Lumezzane | [lumetcane] | 24 100 loĝ. |
4 | Montichiari | [montikjari] | 20 600 loĝ. |
5 | Palazzolo sull'Oglio | [palatcolo suloljo] | 18 500 loĝ. |
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.