![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Wappen_Tessin_matt.svg/langeo-640px-Wappen_Tessin_matt.svg.png&w=640&q=50)
Kantono Tiĉino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Tiĉino (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas itale Ticino, germane, france kaj romanĉe Tessin) estas la plej suda el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la suda parto de la Alpoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/Canton_Ticino_banner.jpg/640px-Canton_Ticino_banner.jpg)
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Tiĉino | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Belinzono |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1803 |
Oficialaj lingvoj | itala lingvo |
Oficiala mallongigo | TI |
Nombro de loĝantoj | 353343 (en 2018) |
Areo | 2812 km² |
Loĝantardenseco | 118 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 706137 / 130405 (mapo)46.3166666666678.8166666666667 f1 |
![]() | |
![]() | |
Fermi
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 353 343 loĝantoj sur areo de 2 812,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estas la urbo Belinzono, kaj aliaj grandaj urboj estas Lugano kaj Locarno.
La kantona nomo devenas de la rivero Tiĉino, kiu trafluas ĝian teritorion de la valo Novena ĝis la Majora Lago. La klimato en Tiĉino estas mediteranea.