Provinco Monza kaj Brianza
From Wikipedia, the free encyclopedia
Provinco Monza kaj Brianza (itale oficiale Provincia di Monza e della Brianza [proVINĉa di MONca e della briANca], eventuale kutimiĝos la esperantigo provinco Monco kaj Brianco) estas en komparo nova provinco de Italio en regiono Lombardio. Ĝi estis kreita la 11-an de junio 2004, sed plene ekfunkciis nur en 2009. La nomo mencias la provincan ĉefurbon Monza (Monco) kaj la historian regionon ĉirkaŭ ĝi, Brianza respektive Brianco, el kiu tamen malgrandaj partoj ankaŭ historie apartenas al tri najbaraj provincoj.
Rapidaj faktoj Regionoj kaj provincoj de Italio, Ŝtato ...
Provinco Monza kaj Brianza | |
Regionoj kaj provincoj de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Lombardio |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | MB |
Areo: | 405,49 (2011) km² |
Ĉefurbo: | Monza |
Loĝantaro: | 850.321 (2011) |
Loĝdenso: | 2.097 (2011) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 55 (2011) |
Kodo laŭ ISTAT: | 108 |
Telefona prefikso: | 039, 0362, 02 |
Retpaĝo: | http://www.provincia.mb.it |
Fermi
La administra provinco Monza kaj Brianza havas malgrandan areon (iom pli ol 405 km²), sed tre altan loĝdenson de pli ol 2.000/km².