From Wikipedia, the free encyclopedia
Lev Sapieha blazono Lis (Vulpo) (rutene Левъ Сапега, beloruse Леў Сапега, pole Lew Sapieha; naskiĝis la 4-an de aprilo 1557, en Astroŭno en Vicebska regiono - mortis la 7-an de julio 1633, en Vilno) - ŝtata kaj milita aganto de la Grandprinclando Litovio. Skribisto (1581-1585), subkanceliero (1585-1589) kaj granda kanceliero de la Litovio (1589-1623), Vilna vojevodo (de 1623)[1] kaj samtempe granda hetmano de Litovio (1625).
Lev Sapieha ekfamis en la historio de Litovio kiel elstara ŝtatisto kaj diplomato[1][2].
Kiel knabo lernis en la kortego de Mikołaj Radziwiłł Czarny. Kun liaj filoj studis en Leipzig en la jaroj 1570-1573. Dum restado eksterlande konvertiĝis al protestantismo forirante de ortodoksismo favore al kalvinismo. En 1579 transiris al la kortego de Stefan Batory.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.