From Wikipedia, the free encyclopedia
Leo MOL, naskonome Leonid Molodoĵanin (naskiĝis la 15-an de januaro 1915 en Polonne, mortis la 4-an de julio 2009 en Vinipego) estis ukrain-devena kanada vitralartisto, pentristo kaj skulptisto.
Leo Mol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1915 en Polonne |
Morto | 4-an de julio 2009 (94-jaraĝa) en Vinipego |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Kanado |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj |
Okupo | |
Okupo | skulptisto mozaikisto artisto vitralisto pentristo vidartisto |
Verkoj | Taras Shevchenko Memorial |
TTT | |
Retejo | http://www.leomol.com/home.html |
Naskita Molodoĵanin en Polonne, Rusa Imperio (nuna Ukrainio),[1] Mol lernis la arton de ceramikaĵo en la ceramika ateliero de sia patro. Mol studis skulptarton ĉe la Leningrada Akademio de Belartoj de 1936 ĝis 1940.[2]
Sekvante la germanan invadon de Sovetunio li estis deportita al Germanio kie li estis influita de Arno Breker.[1] En 1945, li translokiĝis al Hago, kaj en decembro 1948, li kaj lia edzino, Margareth (kun kiu li edziĝis en 1943), elmigris al Vinipego, Manitobo.[3][4] En 1949, li prezentis sian unuan ceramikan ekspozicion en Vinipego.
Mol estis konata pro siaj skulptaĵoj de kvadril-dancistoj, skiantoj, indiĝenoj, kaj faŭno. Mol ankaŭ kompletigis pli ol 80 vitralojn en preĝejoj ĉie en Vinipego.
Pli ol tricent verkoj de Mol estas elmontritaj tra la 1.2 hektaroj de "Leo Mol Sculpture Garden" en Parko Assiniboine de Vinipego kiu konsistas el galerio, el renovigita studio, kaj el ekstera ekspozicio. La ĝardeno estis inaŭgurita la 18-an de junio 1992 kaj estis pligrandigita dufoje poste. Ĝi estas apogata de privataj donacoj, kaj Mol mem donacis 200 bronzajn skulptaĵojn al urbo Vinipego. La skulptaĵoj estas de religiestroj, eminentuloj, homa formo, kaj faŭno. [5]
Mol mortis la 4-an de julio 2009, en St. Boniface Hospital en Vinipego, Manitobo. Li estis 94-jaraĝa.[2]
En 2002, lia monumenta bronza skulptaĵo Lumberjacks (Arbohakistoj) (1990), kiu nun staras en Parko Assiniboine estis prezentita sur 48¢ kanada poŝtmarko en la skulptistserio. La malgranda bronza skulptaĵo de Mol de arbohakistoj (1978) estis lia inspiro por monumenta bronza skulptaĵo.[5]
Li ĉiam estis konata kiel aparte produktiva artisto kaj kelkaj el liaj plej famaj verkoj inkludas portretojn de tri malsamaj papoj kiuj staras en muzeoj en Vatikano. Li ankaŭ havas skulptaĵon de Taras Ŝevĉenko montrata sur Embassy Row de Vaŝingtono.[6]
Aliaj gravaj temoj kiujn Mol skulptis inkludas membrojn de "Group of Seven", A. J. Casson, A.Y. Jackson kaj Frederick Varley.[7] Mol ankaŭ skulptis Sir Winston Churchill 1966, Vinipegan redakcian karikaturiston Peter Kuch (1917-1980), Dwight D. Eisenhower 1965, John F. Kennedy 1969, Elizabeth Bradford Holbrook ĉ. 1970, Terry Fox 1982.[8] Sur Parliament Hill en Otavo staras lia impona grandega staranta portretfiguro de Ĉefministro John Diefenbaker 1985[9] Ankaŭ sur Parliament Hill staras impona bronza statuo de Elizabeto la 2-a.[10] La maketo de Sir William Stephenson C.C. (kodita "Intrepid") estas elmontrita en honorloko ene de CIA-Ĉefsidejo, Langley, VA, Usono.
En 1989, li fariĝis Oficiro de la Ordeno Kanada.[11] En 2000, li estis premiita de la Ordeno de Manitobo. Li estis membro de la Reĝa Kanada Akademio de Artoj.[4]
Li ricevis honorajn doktorecojn de la Universitato de Vinipego, la Universitato de Alberto kaj la Universitato de Manitobo.[4]
Mol ankaŭ fariĝis honora akademiano de la Canadian Portrait Academy (Hon. CPA) en 2000.[12]
La arĥivoj de Leo Mol estas konservataj de Universitato de Manitobo.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.