From Wikipedia, the free encyclopedia
Legomkultivado aŭ science olerikulturo estas la kultivado de legomoj por la homa nutrado. La profesia legomkultivado povas esti dividita laŭ la intenseco de la grundutiligado, agrikultura legomkultivado, hortikultura legomkultivado kaj subvitra legomkultivado.[1]
Tipa por la agrikultura legomkulturo estas plej ofte la nura unufoja uzado de la kultivejo jare kaj regula kultivaĵŝanĝo de la legomkultivaĵoj kun aliaj agrikulturaj kultivaĵoj. Post la grundprilaboro, kies celo estas malkompakta, senfiherba, antaŭsterkita kaj plantpreta agro, legomo estas dissemata rekte aŭ antaŭkultivitaj plantidoj estas plantitaj. La agro estas ofte dividita en bedoj, ĉe karotoj ankaŭ digetoj; la larĝeco de la bedoj dependas de la traktora ŝpuro kaj la laborŝpuroj de la uzataj kultivmaŝinoj kaj rikoltmaŝinoj. Ene de la bedoj la plantoj estas metitaj en vicoj. La agrikultura legomkulivado estas alte mekanizita agrikulturo por ekonomie mastrumi. Grandarea kultivado de legomoj por la nutraĵa industrio (ekzemple por fari konservojn) estas nomata ankaŭ industria legomkultuivado.
Tipe por la hortkultura kultivado de legomoj en la subĉielejo estas la intensiva utiligado de la agro de du ĝis kvar kulturoj jare (ekzemple per la kultursinsekvo savoja brasiko-laktuko – florbrasiko inter meze de marto ĝis komence de oktobro). Por atingi tiun mallarĝan kultursinsekvon la plantidoj devas esti antaŭkultivtataj (ankaŭ subvitre) kaj poste plantitaj sur la agro. Ofte oni ankaŭ plifruigas la kultivaĵojn kovrante ilin per plastajn foliojn aŭ vlisoj.
La plantdoma aŭ subvitra kultivado de legomoj estas la plej intensiva formo de la legomkultivado. Plej ofte la plantdomoj aŭ folituneloj estas hejtataj, kio ebligas fruan kaj malfruan kultuvadon, ofte ankaŭ tutjaran kultivadon. La kultivado ne ĉiam okazas en aŭtoktona grundo, sed ofte en substrato sen au kun grundo. Ĉe la sengrunda kultivado, ekzemple en kuboj el plastŝaŭmaĵoj (ekzemple PU) aŭ ŝtonlano aŭ kiel maldiktavola kulturo, la plantoj ricevas nutraĵon pere de nutraĵsolvaĵoj konstante dum la irigacio (irigacia sterkado).[2]
Alia divido de legomkultivado eblas laŭ la plantspecoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.