From Wikipedia, the free encyclopedia
Plastŝaumaĵo, ŝaŭmgumo aŭ ŝaŭmplasto estas plasto kun ĉela strukturo kaj malalta denseco. Por krei ŝaumaĵon taŭgas preskaŭ ĉiu plasto. Ŝaŭmplasto estas kunpremebla, do per premo signife plimalgrandigi la volumenon (vidu kunpremiteco).
Vidu ankaŭ: retikuligi
Ŝaŭmaĵoj distingiĝas per tre malalta denseco (ĉi tie nomata volumena pezeco) kaj malalta varmkondukteco, sed nur malalta firmeco. La antaŭ- kaj postprilaborado eblas facile ĉe malaltaj kostoj por la iloj.
La volumena pezo, ekzemple 35 kg/m³, kaj la kunpremdureco ofte reciproke interdependas. Peza ŝaŭmaĵo ne nepre devas estis firma ŝaŭmaĵo. Tiu dependas pli de la krudmaterialoj, de la "vetero", (la relativa klimato dum la ŝaŭmado) kaj de la metiaj kapabloj de la ŝaŭmisto.
Laŭ la metodo de la farado oni distingas:
Dum la farado de polipropileno-ŝaŭmo (same ebla por polietileno, polistirolo, PET aŭ kelkaj biopolimeroj) fandita polipropileno estas en ekstrudilo sub granda premo kun pelgaso (ekszemple pentano, CO2) eksigita. Antaŭe oni uzis kiel pelsubstanco ofte FCKW, kies uzo pro ld ozon-problematiko estas grandparte malpermesita.
Dum la eligado el la ajuto ekspandas la plastaĵon je la 20- ĝis 50-oble de la antaŭa volumeno. La estiĝantaj ŝaŭmstrioj povas esti disigitaj de en pecojn de ĉirkaŭ 2 ĝis 8mm grandecoj. Ili poste estas sekigitaj ka prilaboritaj al ŝaŭmaj formpartoj.
Ekspandigita polistireno (EPS, aŭ stiroporo laŭ la nomo donita de la firmo BASF) estas farita per fizika ŝaŭmigado: La pelsubstandhava gramulaĵo (5% pentano) estas unue per varmegigado per akvovaporo al ĉirkaŭ 105°C ĝis al la 40 ĝis 80-obla volumeno antaŭŝaŭmigata kaj poste dum 3 kaj 48 horoj je ĉambra temperaturo provizore stokita, por ke la pentano ĝis resto de ĉirkaŭ 3% povas eliĝi. Poste la materialo denove estas varmegita al ĉirkaŭ 130°C en akvovaporo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.