From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lada Niva aŭ VAZ-2121 (ruse Лада Нива; Niva (ruse нива) estas la rusa vorto por "rikoltejo") estas ajnagrunda aŭtomobilo produktata de AvtoVAZ ekde la 5-a de aprilo 1977. La brita esploristo Andy Thompson konsideras ĝin praulo de la miksaŭto (angle crossover SUV) kiel klaso kaj asertas, ke ĝi servis kiel orientilo por la kreintoj de Suzuki Vitara[1]. Origine la aŭto estis vendata en Sovetunio kaj poste Rusio kiel VAZ-2121 Niva, ekde 2006 ĝi nomiĝas LADA 4x4. Ĝi estis ankaŭ markita kiel Lada Sport en Islando[2], Lada Taiga en Aŭstrio[3], Bognor Diva en Urugvajo kaj Brazilo[4], Lada Cossack en Britio[1][5], sed ekde 2009 ankaŭ eksterlande vendiĝas plejparte kiel LADA 4x4.
Lada Niva | |
---|---|
ruse Лада Нива | |
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Sovetunio, Rusio) Lucko (Ukrainio) Oskemeno (Kazaĥio) |
Gepatra kompanio | AvtoVAZ |
Produktata | ekde 1977 |
Klaso | kompakta SUV |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | 2121 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1580 cm³, 80 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) 21213 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) 21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) 21214-28 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1774 cm³, 92 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) XUD9SD (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1905 cm³, 75 ĉevalpovoj; Peugeot) |
Transmisio | la 4-ŝtupa mekanika 2106/2107 (AvtoVAZ), la 5-ŝtupa mekanika 21073 (AvtoVAZ) |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1 150 kg (2 535 lb) (2121) 1 210 kg (2 668 lb) (21213/21214) 1 285 kg (2 833 lb) (21214-30) |
Dimensioj | |
Longeco | 3 740 mm |
Larĝeco | 1 680 mm |
Alteco | 1 640 mm |
Veturalteco | 220 mm |
Benzin-kapacito | 11,1 USgal (42 l) |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | Moskviĉ-2150 |
Sekvanta modelo | VAZ-2123 |
Aliaj modeloj | Chevrolet Niva |
En 1969-1970 la ĉefa konstrukciisto de AvtoVAZ Vladimir Solovjov proponis dezajni ajnagrundan aŭtomobilon por kamparo kadre de planado de novaj tipaj aŭtoj por periodo 1971-1980. Tiutempe en Iĵmaŝ (Iĵevsko) estis jam kreitaj prototipoj Moskviĉ-415 kaj Iĵ-14, ankoraŭ ne pretaj por amasa fabrikado. Somere de 1970 la prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Aleksej Kosigin taskigis la aŭtofabrikojn AvtoVAZ, Moskviĉ kaj Iĵmaŝ krei malpezan aŭton, kiu kombinos ajnagrundajn ecojn kaj komforton. Post vidi en AvtoVAZ la metalo-gipsan modelon de la "aŭtomobilo N 2" (la estonta VAZ-2103), li diris: "Laboro kun Fiat ĉe tio finiĝas (tio estas kondiĉo de la kontrakto), do plu ni devos esperi nur je ni mem. Do via unua memstara paŝo devas esti kreado de ajnagrunda aŭtomobilo surbaze de "Ĵiguli" por niaj kamparanoj. Ja ili nevole okazis ignoritaj — al milionoj da urbanoj ni donos nun modernan malpezan aŭton, sed por kamparo ĝi malmulte konvenas, speciale por foraj lokoj"[6]
En aprilo 1971 okazis la unua teknika kunsido, dum kiu estis ellaboritaj konstrukciaj parametroj de la kreota aŭto. Iuj proponis la klasikan version: frama korpuso, dependaj suspensioj, tamburaj bremsoj je ĉiuj radoj. Aliaj insistis pri sendependaj suspensioj kaj transversa komponado. Somere de 1971 komenciĝis la dezajnado kaj en aprilo 1972 estis preta la unua eksperimenta specimeno[7]. Oni abunde uzis elementojn de VAZ-2106 kaj la interiero estis preskaŭ identa al tiu ĉi aŭto.
La kreinto de la aŭto Pjotr Prusov diris poste, ke la nomo de la aŭtomobilo konsistas el la komencaj literoj de la nomoj de infanoj de la kreintoj: Natalija kaj Irina (filinoj de Pjotr Prusov) kaj Vadim kaj Andrej (filoj de Vladimir Solovjov)[8].
En 1972 estis kreitaj la unuaj vetureblaj prototipoj de VAZ E2121 (ruse ВАЗ Э2121) kaj en 1973 oni anoncis la preparadon de la amasa fabrikado. En 1974 aperis 14 antaŭamasaj specimenoj kaj en marto 1976 okaze de la 26-a kongreso de KPSU estis fabrikitaj 20 unuaj amasproduktaj aŭtoj[9][10]. Ili estis testitaj laŭ kutima programo, inkluzive veturadon laŭ Uralo kaj Antaŭuralo, laŭ vojoj kaj ekster ili. Por komparoj oni uzis Land Rover kaj Range Rover (Britio) kaj UAZ-469 (Sovetunio). La 31-an de julio 1975 estis subskribita ordono pri starto de la amasa fabrikado.
La 5-an de aprilo 1977 komenciĝis la amasa fabrikado de la aŭto. La produktokvanto rapide kreskis, ĉar la aŭto iĝis tre populara en la interna kaj ekstera merkatoj.
Lada Niva estas la malpeza aŭto kun plibonigitaj ajnagrundaj eblecoj kaj apartenas al la kompakta klaso. Ĝi havas portantan korpuson kiu povas havi tri pordojn (hatchback) aŭ kvin pordojn (kombiaŭto). Ĝi havas ĉiaman kompletan transmision, mekanikan 4- aŭ 5-ŝtupan rapidumskatolon kaj blokeblan diferencialon. Ajnagrundaj trajtoj bonas interalie danke al specifa geometrio: granda veturalteco (220 mm), malgrandaj elstaraĵoj de la korpuso (angulo de supreniro 32°, tiu de malsupreniro 37°), mallonga aksodistanco (220 cm). En la unua modelo estis starigita la motoro VAZ-2121 (farita surbaze de la motoro VAZ-2106): vica, karbura, 4-cilindra, volumeno 1580 cm³, 80 ĉevalpovoj ĉe 5400 turnoj/minute, maksimuma torda momanto 116 Nm ĉe 3400 turnoj/minute. En la redezajnita modelo VAZ-21213 estis instalata la karbura motoro VAZ-21213: volumeno 1690 cm³, 81,9 ĉevalpovoj ĉe 5100 turnoj/minute, maksimuma torda momanto 126,1 Nm ĉe 3000 turnoj/minute.
Autoreview Car Assessment Program | |
Sekureco de pasaĝeroj
(fronta kolizio) |
0 poentoj el 16 |
Testita modelo:
VAZ-21213 |
Sekve de kolizia testo fare de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) VAZ-21213 ricevis 0 poentojn el 16, kio okazis duan fojon inter la testitaj modeloj de AvtoVAZ (post VAZ-2107)[11].
suspensiajn risortojn kaj amortizilojn.
Surbaze de LADA 4x4 5D (VAZ-2131 Niva) aperis ankaŭ kelkaj versioj:
LADA 4x4 5D | |
---|---|
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Rusio) |
Gepatra kompanio | AvtoVAZ, Bronto |
Aliaj nomoj | VAZ-2131 |
Produktata | ekde 1993 |
Klaso | pli alta veturebleco |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | 21213 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 82 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) 21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 83 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) 2130 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1774 cm³, 83ĉevalpovoj; AvtoVAZ) |
Transmisio | la 5-ŝtupa mekanika 21213 (AvtoVAZ) |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1 350 kg (2 976 lb) |
Dimensioj | |
Longeco | 4 220 mm |
Larĝeco | 1 680 mm |
Alteco | 1 640 mm |
Veturalteco | 210 mm |
Benzin-kapacito | 17,17 USgal (65 l) |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | VAZ-2129/-2130 |
Sekvanta modelo | VAZ-2123 |
LADA 4x4 5D (ĝis 2006 — VAZ-2131 Niva) estas la kompakta ajnagrunda aŭtomobilo kun ĉiama plena transmisio. Ĝi estas konstruita surbaze de LADA 4x4 kaj havas pli longan je 500 mm aksodistancon kaj kvinpordan korpuson kun plia paro de la malantaŭaj flankaj pordoj. Ekde 1993 ĝi estis fabrikata malgrandkvante, ekde 2015 amase.
LADA 4x4 Pickup | |
---|---|
ajnagrunda aŭtomobilo • modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Rusio) |
Gepatra kompanio | AvtoVAZ, Bronto |
Aliaj nomoj | VAZ-2329 Niva Pickup, Medved (ruse Медведь; Urso) |
Produktata | ekde 1995 |
Klaso | pli alta veturebleco |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | 21214 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1700 cm³, 82 ĉevalpovoj; AvtoVAZ) |
Transmisio | la 5-ŝtupa mekanika |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 1 200 kg (2 646 lb) |
Dimensioj | |
Longeco | 4 540 mm |
Larĝeco | 1 640 mm |
Alteco | 1 680 mm |
Veturalteco | 220 mm |
Benzin-kapacito | 11,3 USgal (42,8 l) |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | Moskviĉ-415 |
Sekvanta modelo | Chevrolet Niva |
LADA 4x4 Pickup (ĝis 2006 года — Niva Pickup, Medved (ruse Медведь; Urso) estas pickup kun longigita kvinloka korpuso surbaze de la modelo VAZ-21213, malgrandkvante fabrikata en AvtoVAZ. Ĝi havas pli fortikan fundamenton de la korpuso kaj ĝia malantaŭa elstaraĵo estas pli longa je 300 mm. Ĝi povas transporti ĝis 650 kg. La mekanikaj partoj venas de VAZ-2129/2131. Laŭmende oni povis instali la motoron VAZ-2130 (1,8 litro, 84 ĉevalpovoj). Eblis ankaŭ aldoni plian benzinujon, do suma fuelrezervo atingus 84 litrojn. La malantaŭa sidilo estas speciala, faldigebla. La malantaŭa suspensio havas pli fortikajn risortojn kaj amortizilojn. La kargujo povas esti kovrita per mola brezenta aŭ (mal)alta malmola plasta kovrilo. Ĝenerale ĝi evoluas same kiel ĝia baza modelo VAZ-2329.
Surbaze de tiu ĉi modelo estis kreitaj kaj ekde 1995 malgrandkvante produktitaj du versioj de pickup: VAZ-2328 Volk (ruse Волк; Lupo) kun mallonga duloka kabino kaj VAZ-2329 Medved (ruse Медведь; Urso) kun longa kvinloka kabino. Produktado de Volk ĉesis proksimume en 1997 pro malalta aĉetpostulado dum Medved estas fabrikata ĝis nun.
Niva estas uzata ankaŭ kiel ambulanco, por militaj kaj policaj unioj, aŭ eĉ kiel aŭto por savistoj en plaĝoj en Nederlando. En Ĉeĥoslovakio ĝi estis vaste uzata polica aŭto. Dum la Kroata sendependiĝa milito la aŭtoj Lada Niva, konfiskitaj de civiluloj, estis uzataj de la kroata armeo, ĉar la haveblaj en tiu ĉi armeo UAZ-469 kaj GAZ-69 ne sufiĉis. Poste ilin anstataŭis Land Rover Defender kaj Puch G.
La komerca konzerno Transmanche-Link, konstruinta la Manikan tunelon inter Britio kaj Francio, uzis 45 Lada Niva, kiuj forveturis po 70 mil km dum la konstruado kaj post ĝia fino estis venditaj al loka aŭtoreprezentanto.
En Brazilo Lada Niva estis inter la plej multe vendataj ajnagrundaj aŭtoj ekde komenco de la 1990-aj jaroj. Danke al ekstreme malalta prezo ĝi eĉ post 85% doganimposto sukcese konkuris kun lokaj aŭtofabrikoj kiel Envemo aŭ Gurgel. Pro tio Gurgel eĉ ĉesigis en januaro 1991 la produktadon de Gurgel Carajás. Ĝi iĝis la unua eksterlanda aŭto, veninta al la brazila merkato post kiam en 1990 la prezidanto Fernando Collor permesis la importadon. de la aŭtoj. Nur post jaroj danke al klopodoj de la konkurantoj kaj alta impostado ĝi estis forpremita el la merkato.
Lada Niva estis la unua aŭto, pasiginta pli ol dek jarojn en Antarktiko, kie la klasika VAZ-2121 estis uzata de la Sovetia Antarkta Ekspedicio por transporti homojn kaj kargon, kaj traveturis en 1990-2001 40 mil km ĉe temperaturo ĝis -54°. En 1998 la longigita kvinporda VAZ-2131 Niva estis paraŝutita sur glacion ĉe la Norda Poluso, kie sukcese plenumis siajn taskojn ĉe averaĝa temperaturo -30° kaj iĝis la unua rada veturilo en tiu ĉi loko. En 1999 kaj 2000 kelkaj Lada Niva (specialaj tre grandaj radohavaj versioj konstruitaj de la firmao "Bronto") denove veturis ĝis la Norda Poluso[17].
VAZ-2131 grimpis en 1998 ĝis la baza kampo situanta je 5200 m super marnivelo ĉe la monto Everesto. La 16-an de septembro 1999 Niva de teamo el Sankt-Peterburgo atingis 5725 m en Tibeto[18]. Ambaŭfoje temis pri absoluta rekordo.
La firmao "Bognor" (Urugvajo) fabrikis en 2004 version Bognor Diva[19].
La firmao Automeccanica (Grekio) fabrikis fine de la 1980-aj — komence de la 1990-aj jaroj diversajn versiojn de Lada Niva, inkluzive kabrioleton[20].
Laŭmende Lada Niva estis modifata de pluraj firmaoj: Lebranchu (Francio), GWS kaj Thiele Spezialfahrzeugbau (Germanio), Top Hat Conversions (Britio), HDT Special Vehicles (Aŭstralio)[20].
En majo 2009 la aŭton aĉetis la rusia ĉefministro Vladimir Putin[21][22]. La serba futbalisto Aleksandar Kolarov ricevis Lada 4×4/Niva kiel donacon omaĝe al lia golo dum la matĉo kontraŭ la Kostarika nacia teamo de futbalo dum la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio[23].
Lada Niva aperis en pluraj filmoj, inkluzive tiujn eksterlandajn kaj mondfamajn.
La salatkolora VAZ-2121 videblas en benzinstacio en la filmo La bande du Rex (Francio, 1980). La ruĝa Niva veturas en Los violadores (Hispanio, 1981). En la televidserio The Chinese Detective (Britio, 1981-1982) videblas la okra Niva kun maldekstra stirilo kaj postĉaro. En la filmo The Ninja Mission (Svedio, 1984) kelkfoje videblas flava Niva. En la filmo Howling II: Your Sister Is A Werewolf (Usono, 1985) la roluloj veturas en ruĝa Niva. En la filmo Twist again à Moscou (Francio, 1986) ĝi aperas plurfoje kaj estas la sola sovetia aŭto, kiu aspektas digne. La ruĝa Niva aperas ankaŭ en Le couteau sous la gorge (Francio, 1986). Niva videblas en Mama is boos! (Nederlando, 1986). La olivkolora Niva aperas en la sesa serio de la usona televidserio Mission: Impossible (1988) kaj en The Fourth War (Usono, 1990), kaj lastakaze ĝia rezerva rado estis alkroĉita ekstere, super la frontobufro anstataŭ kuŝi sub kapoto.
En la komedio Infelici e contenti (Italio, 1992) la blanka Niva kun nigra puŝ-ŝtango veturas laŭ ŝoseo. La ruĝa Niva kun ŝaltitaj krizaj lumoj videblas en L.627 (Francio, 1992). En la filmo Time Runner (Usono, Rusio, 1993) la ĉefaj herooj veturas en Niva kun la kalifornia numerplato 930RALF kaj estas longe postkurataj de persekutantoj, kiuj tamen ne sukcesas atingi ilin. Mallonge, tamen videblas Niva en Grosse Fatigue (Francio, 1994) kaj Citizen X (Usono, 1995). La fina sceno kun persekutado de la ĉefa heroo en Niva aperas en Bullet to Beijing (Britio, Rusio, Kanado, 1995).
La citronkolora Niva videblas en GoldenEye, dediĉita al la aventuroj de James Bond (1995). En alia Bond-filmo — The World Is Not Enough (1999) la maliculo veturas tra Bakuo kun azerbajĝana numerplato, sed grekaj surskriboj sur pordo.
En la brita filmo Brassed Off aperas la turkiskolora Niva kun dekstra stirilo (1996). La ruĝa Niva rimarkeblas en Killer Barbys (Hispanio, 1996). En Adrenalin: Fear the Rush (Usono, 1996) en Niva veturas polico, serĉanta serian murdiston en la slumoj de Bostono. Polico uzas ĝin ankaŭ en The Cold Light of Day (Britio, Nederlando, Germanio) kaj Nikita (Francio, Italio, 1990). En la filmo "Who Am I?" (Honkongo, Japanio, Usono, 1996) Jackie Chan longe veturadas en Niva laŭ afrikaj dezertoj kaj estas atakata de aborigenoj, kiuj transversas la aŭton. Em Operacja Samum (Pollando, 1999) en Niva veturas laŭ dezertoj agentoj de irakaj sekurecservoj.
En la filmo Detroit Rock City (Usono, 1999) la rozkolora Niva estas uzata por pizo-liverado en Detrojto en 1978, dum la eksporto de Niva al Usono komenciĝis nur en 1979. Rimarkindas ke en la filmo ne funkcias unu el haltolumiloj de la aŭto. La olivkolora Niva aperas en Proof of Life (Usono, 2000). En Les Rivières pourpres (2000) Niva ne nur videblas, sed estas ankaŭ nomata voĉe kiel Lada[24].
Lada Niva vieblas en Tre mogli (Italio, 2001), Kameleon (Pollando, 2001), Rollerball (Usono, Germanio, Japanio, 2002), The Sum of All Fears (Usono, 2002), The Good Thief (Britio, Francio, Irlando, 2002), Spinning Boris (Usono, 2003). La blanka Niva partoprenas persekutojn en Den of Lions (Usono, Hungario, 2003).
En la blua Niva veturas laŭ Korskiko Caterina Murino kaj Jean Reno en L'Enquête Corse (Francio, 2004). La aŭto rompiĝas nur post fali de sur alta klifo.
Lada Niva aperas en Peindre ou faire l'amour (Francio, 2005), Viva Cuba (Kubo, 2005), en la 611-a serio de Tatort (Germanio, 2005), en Vendeta (Ĉeĥio, 2011), Taken 2 (Francio, 2012), Fast & Furious 6 kaj Open Grave (Usono, 2013). La verda Niva forkuras for de Ben Stiller en The Secret Life of Walter Mitty (Usono, 2013). La ruĝa Niva alfrontas aventurojn en The November Man (Usono, 2015). Ĝi aperas en Sniper: Legacy (Usono, 2014), Un village presque parfait (Francio, 2015)[25].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.