From Wikipedia, the free encyclopedia
Veturalteco estas la distanco inter voja surfaco kaj la plej malsupra parto de la veturilo, krom rado aŭ ĉenbendo[1].
Veturalteco influas vetureblecon de la veturilo. Por veturi laŭ malebenaj vojoj veturilo devas havi pli grandan veturaltecon. Tamen la alta masocentro malaltigas stabilecon kaj regeblon de la veturilo, do por ebenaj vojoj preferindas malpli granda veturalteco.
Kutime veturalteco estas mezurata en milimetroj. Foje oni indikas du mezurojn — sub la fronta kaj posta aksoj kaj malpli ofte ankaŭ sub la motoro.
Veturalteco de kelkaj popularaj aŭtoj (laŭ malkresko):
Grandan veturaltecon havas traktoroj, speciale tiuj plugaj (500-700 mm) kaj kotonaj (ĝis 2000 mm).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.