Laborista Partio (Norvegio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Laborista Partio (norvege Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata[1] politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estis 2005–2013 la ĉefministro de Norvegio.
Laborista Partio | ||
---|---|---|
socialdemokratia partio | ||
Komenco | 22-a de aŭgusto 1887 vd | |
Antaŭe | Q17765753 vd | |
Lando(j) | Norvegio vd | |
Sidejo | Oslo | |
Ideologio | ||
Moto | «De store oppgavene løser vi best sammen» | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Kjersti Stenseng (en) vd | |
Ĉefestro(j) | Jonas Gahr Støre (2014–) Jens Stoltenberg (2002–2014) Thorbjørn Jagland (en) (1992–2002) Gro Harlem Brundtland (1981–1992) Reiulf Steen (en) (1975–1981) Trygve Bratteli (en) (1965–1975) Einar Gerhardsen (1945–1965) Oscar Torp (en) (1923–1945) Emil Stang (en) (1922–1923) Kyrre Grepp (en) (1918–1922) Christian Holtermann Knudsen (en) (1911–1918) Oscar Nissen (en) (1906–1911) Christopher Hornsrud (en) (1903–1906) Christian Holtermann Knudsen (en) (1900–1903) Ludvig Meyer (en) (1897–1900) Carl Jeppesen (en) (1894–1897) Gustav A. Olsen-Berg (en) (1893–1894) Ole Georg Gjøsteen (en) (1892–1893) Carl Jeppesen (en) (1890–1892) Christian Holtermann Knudsen (en) (1889–1890) Hans G. Jensen (en) (1888–1889) Anders Andersen (en) (1887–1888) vd | |
Membro de | Progresema Alianco (2013–) Socialista Internacio (1951–2016) Laborista kaj Socialista Internacio (1938–1940) Internacia Revolucia Marksisma Centro (1932–1935) Tria Internacio (1919–1923) Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj vd | |
Posedatoj | Det Norske Arbeiderpartis Forlag (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | forening/lag/innretning | |
La Norvega Laborista Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle).[2]
Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.