serio de du terorismaj atakoj en Norvegio en la 22a de Julio, 2011 From Wikipedia, the free encyclopedia
La Atakoj en Norvegio (2011) estis du kunordigitaj teroraj atakoj okazintaj en Oslo kaj la proksima insuleto Utøya en vendredo, la 22-a de julio, 2011. La unua estis bomba eksplodo en Regjeringskvartalet, la ministeria kvartalo de Oslo, je proksimume 26 minutoj post la 15-a horo, ekster la oficejo de la ĉefministro Jens Stoltenberg kaj aliaj registaraj konstruaĵoj.[1] La eksplodo mortigis sep homojn kaj vundis plurajn aliajn. La dua atako okazis ĉ. 2 horojn poste ĉe junula tendarejo de Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), la junulara filio de la socidemokratia partio Arbeiderpartiet (AP - Laborista Partio) sur la insuleto Utøya en Tyrifjorden, Buskerud. Armito en polica uniformo ekpafis al la tendumantoj, mortigante 69 el ili kaj vundante pli ol 100 aliajn.[2][3][4]
Polico arestis la 32-jaraĝan norvegon Anders Behring Breivik, akuzante lin pri la pafado ĉe Utøya[5]. Breivik poste konfesis, ke li sola respondecis pri ambaŭ atakoj.[6]
Eŭropa Unio, NATO, kaj registaroj ĉirkaŭ la mondo esprimis kondamnon pri la atakoj, kaj kondolencojn kaj solidaron kun Norvegio.
Je la 15h26 (mezeŭropa somera zono), la 22-an de julio, 2011, fortega eksplodo okazis en la strato Grubbegata, inter H-blokka kaj R4 en la ministeria kvartalo, proksime de la oficejoj de la norvegia ĉefministro (H-blokka) kaj pluraj aliaj registaraj konstruaĵoj, kiel la Ministerio de Nafto kaj Energio kaj la Ministerio de Financo.[7]
(Vidu mapon)
La strato ĉirkaŭ la loko de la eksplodo pleniĝis je vitraj kaj alispecaj rubaĵoj post la eksplodo. Ruinigita aŭtomobilo videblis apud unu el la damaĝitaj konstruaĵoj. Grandega nubo el blanka fumo raportiĝis dum fajro plu brulis ĉe la naftoministeriejo. La eksplodon oni aŭdis ĝis distanco de almenaŭ 7 kilometroj.
Post la eksplodo, la polico forigis la homojn el la ĉirkaŭaĵo kaj serĉis eventualajn aliajn eksplodilojn.[8] Polico klopodis per amaskomunikiloj instigi la urbanojn evakui la mezan parton de Oslo.[9]
Sep mortigitoj konfirmiĝis pro la eksplodo[10] kun 15 vunditoj,[11][12] el kiuj 11 grave vundiĝis.[13] Kuracisto ĉe la hospitalo de la Universitato de Oslo informis, ke la hospitala stabo kuracas vundojn al kapoj, torakoj kaj abdomenoj.[14]
Ĉefministro Jens Stoltenberg ne vundiĝis en la eksplodo. La ministro pri financoj, Sigbjørn Johnsen, estis ferianta en Danio.[15] Malpli multaj homoj estis en la regiono ol kutime, ĉar la eksplodo okazis dum julio, la ĉefa feria monato por norvegoj,[16] kaj post la normaj laborhoroj por civilaj postenuloj, kio eble malplimultigis la nombron de mortoj.
La landa sekureca instanco fermis ĉiujn vojojn en la urbcentron de Oslo, dum oni evakuis homojn el la regiono kaj avertis la oslanojn resti for de la urbcentro kaj laŭeble eviti uzadon de poŝtelefonoj pro zorgoj pri eventuala dua terora atako.[17] Ankaŭ la publikan transporton al kaj el la urbo oni haltigis.[18] Retmesaĝo al BBC de vojaĝanto indikis, ke policaj kontrolpunktoj funkcias ĉe la ŝoseo al la osla flughaveno [19]; la flughaveno mem ne fermiĝis, dum policanoj traserĉis aŭtojn tie.[20][21] Oni fermis la fervojlinion inter Lillestrøm kaj la flughaveno de Oslo post ektrovo de suspektata pakaĵo apud la reloj.[22] Same okazis ĉe la oficejoj de TV2, la dua ŝtat a televida kanalo de Norvegio, kiujn oni evakuis post trovi suspektatan pakaĵon ekster la konstruaĵo.[23]
Proksimume du horojn post la eksplodo en Oslo, Anders Behring Breivik[24] vestita per polic-oficira kostumo vojaĝis per pramŝipeto al la insuleto Utøya,[25], la loko de la de jardekoj ĉiujara tradicia tendaro de la junulara sekcio de la Laborista Partio. Atinginte la insulon, li ŝajne kunvokis la tendumantojn kaj ekmortigis ilin per siaj pafiloj.[26] La pafonto sin prezentis kiel polican oficiron, kiu venis por rutina kontrolado post the bombado en Oslo. Li signalis petante la homoj kungrupiĝi ĉirkaŭ li[27] kaj poste ekpafis sendistinge,[28][29] mortigante kaj vundante multajn homojn. Komence li pafis homojn en la insulo, kaj poste pafis al homoj provantaj eskapi per naĝado en la lago.[30] La Nacia Polica Direktorejo sub la Ministerio de Justico kaj Polico informis, ke plej multaj pafitoj estis gejunuloj ĉ. 15- aŭ 16-jaraĝaj.[31]
Ĉe gazetara konferenco en la mateno post la atakoj, ĉefministro Jens Stoltenberg kaj justicministro Knut Storberget parolis al la lando. Stoltenberg diris ke la atako estis "nacia tragedio" kaj la plej terura okazaĵo en Norvegio depost la dua mondmilito.[32] Stoltenberg plu ĵuris, ke la atakoj ne damaĝos la norvegan demokration, kaj diris ke la konvena respondo al perfortado estas "pli da demokratio, pli da malfermeco, sed ne naiveco." [33]
Eskil Pedersen de la Laborista Junulara Ligo votis "repreni Utøya-n" kaj persekuti tiujn, kiuj respondecas.[34]
Reĝo Harald sendis siajn kondolencojn al la viktimoj kaj iliaj familioj, kaj petis unuecon.[35]
Ĉiuj aliaj gravaj politikaj partioj sendis kondolencojn al la viktikmoj.
Amaskomunikila poststrio de tiu ĉi tragedio estis la populariĝo de la kanto Mitt lille land[38] (Landeto mia[39]) de Ole Paus. Tiu ĉi kanteto kantata de Maria Mena iĝis speco de dua Norvega nacia himno kaj prezentiĝadis kun bildoj de la tragedio.[40]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.