La danĝera lingvo
libro de Ulrich Lins / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Danĝera Lingvo[1] estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto originale verkita en Esperanto de la historiisto kaj japanologo Ulrich Lins en 1988 kaj plurfoje reeldonita, laste en 2016.[2] En la historio de Esperanto, krom obstakloj kaj kalumnioj kaj subpremoj, ekzistis ankaŭ malpermesoj kaj persekutoj. La libro pritraktas la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la nazia Germanio kaj en stalinisma Sovetunio, sed 32 paĝoj estas dediĉitaj ankaŭ al persekutoj en Orienta Azio: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.[3]
Rapidaj faktoj La Danĝera Lingvo ...
La Danĝera Lingvo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ulrich Lins | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Progreso | |
Paĝoj | 568 | |
ISBN | 5010031361 | |
Fermi
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1993.