premio por faka aŭ traduka laboro en Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
OSIEK-premio estis premio por faka aŭ traduka laboro en la lingvo Esperanto. La premio estis aljuĝata ĉiujare al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo, precipe nefikcia, por kiu balotis plej multaj OSIEK-anoj kaj publikita per ia ajn perilo (libro, kasedo, videobendo, mikrofilmo, kompaktdisko...), kies amplekso egalvaloras al 100-paĝa libro. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo. La nuna valoro de la premio estas 700 eŭroj (ekde 2009).
OSIEK-premio | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Inter la kvin plej ofte proponaj fine decidis partoprenantoj de Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, kiu okazis ĉiujare antaŭ Universala Kongreso.
Kadre de Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta la 13-19an de julio 2019 en Kondoros (Hungario), la ĉeestantaj membroj de OSIEK per sekreta voĉdonado atribuis la premion al Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Rusio) pro ilia komuna enciklopedia verko Nia diligenta kolegaro (NDK), kuneldonita de Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio en 2018. Ĉi tiu premio estis la lasta, aljuĝita de OSIEK, ĉar la Ĝenerala Asembleo de OSIEK, kunveninta en Kondoros, libervole dissolvis la asocion kaj konforme al sia statuto transdonis la havaĵon de OSIEK al E@I, asocio kun similaj kulturaj celoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.