Persekutado kontraŭ esperantistoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En diversaj epokoj kaj sub diversaj reĝimoj Esperanto estis persekutata respektive esperantistoj estis persekutataj pro sia agado rilate al la lingvo. Parto de la kontraŭesperantaj agadoj havis sian bazon en la idealoj entenataj aŭ supozataj en la interna ideo de la Internacia Lingvo, aŭ fontis el la malŝato de iuj movadoj kontraŭ la internaciismo aŭ kosmopolitismo atribuata al la parolantoj.
La persekutoj rangis el ĉikanado al la propagandaj aktivadoj, ĝis malpermeso de aktivado rilate al la lingvo, ĝis la rektaj reprezalioj al la parolantoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/b/bb/Dangeralingvo.jpg/220px-Dangeralingvo.jpg)
La libro La danĝera lingvo, verkita de Ulrich Lins, estas la plej kompleta verko pri tiu afero.