From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly FERENCZY [kAroj ferenci], hungare Ferenczy Károly estis eminenta hungara pentristo apartenanta al Artistkolonio (Nagybánya), ankaŭ altlerneja instruisto. Liaj gefiloj estis Béni Ferenczy Noémi Ferenczy Valér Ferenczy.
Károly Ferenczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Carl Freund |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1862 en Vieno |
Morto | 18-an de marto 1917 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-15 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Cislajtio Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1885) Accademia di Belle Arti di Napoli (en) (–1886) Académie Julian (–1889) |
Familio | |
Edz(in)o | Olga Fialka |
Infanoj | Béni Ferenczy, Noémi Ferenczy, Valér Ferenczy |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Károly Ferenczy naskiĝis en Vieno en la 8-an de februaro 1862, kiel ido de germana minoritato en Banato. Li mortis en Budapeŝto, en la 18-an de marto 1917.
Li finlernis la agrikulturon, poste li iĝis bienulo en la familia bieno en Banato, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Li edziĝis al kuzino kaj pentristino Olga Fialka. Poste li lernis pentroarton en Romo, Munkeno kaj en Parizo. En 1896 li estis unu el la fondintoj de Artistkolonio (Nagybánya), poste li instruis pentroarton en Budapeŝto. En 1922 memoroekspozicio okazis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.