Kronvirusoj
grupo de virusoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kronvirusoj aŭ koronvirusoj (ankaŭ nomataj koronavirusoj[1][2], latinscience coronavirus) estas grupo de virusoj, kiuj kaŭzas malsanojn en mamuloj kaj birdoj, kiuj inkluzivas diareon en bovoj kaj porkoj, kaj supran spiran malsanon en kokidoj. Ĉe homoj, la viruso kaŭzas spirajn infektojn, kiuj ofte estas mildaj, sed en maloftaj kazoj estas eble mortigaj. Ne estas vakcinoj nek kontraŭvirusaj drogoj, kiuj estas aprobitaj por antaŭzorgo aŭ kuracado.