Pandemio de KOVIM-19
suferado kaŭzita de la SARS-CoV-2-viruso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kronvirusa pandemio komencita en 2019 aŭ pandemio de KOVIM-19 estas pandemio de nova infekta malsano, la kronvirusa malsano de 2019 (KOVIM-19), kaŭzata de la viruso SARS-CoV-2. Unuope por ĝi ankaŭ ekuziĝis novinventita vorto "kovimo",[1], kaj la tuta fenomeno tiel unuope eknomiĝis "pandemio de kovimo".
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Ĉi tiu artikolo temas pri aktuala afero. La enhavo povas ofte ŝanĝiĝi. Se la artikolo pli taŭgas ne por enciklopedio sed por gazeto, bonvolu publikigi la tekston en la frata projekto Vikinovaĵoj kaj krei novan novaĵon. |
Ĝi komenciĝis la 17-an de novembro 2019 en la urbo Uhano (provinco Hubejo, Ĉinio) kaj baldaŭ transformiĝis je tutmonda sanproblemo[2]. Ekde januaro 2020, la ĉina registaro plenumis gravajn ĉirkaŭbarajn procedojn kaj kvarantenigis plurajn urbojn poste tutan regionon, fermante multajn publikajn lokojn kaj deplojante gravajn sanitarajn rimedojn. La 13-an de januaro, la unua kazo estis malkovrata ekster Ĉinio. La 30-an de januaro 2020 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton. La 25-an de februaro, la nombro de novaj kazoj raportitaj ĉiutage ekster Ĉinio fariĝis pli alta ol en tiu lando[3]. La 11-an de marto, la MOS anoncis la pandemion[4][5], kaj petis decidojn pri esencaj protektoj por malebligi saturiĝon de intensaj prizorgaj servejoj[6] kaj plifortigi preventan higienon (forigo de fizikaj kontaktoj, kisoj kaj manpremoj, fino kaj nuligo de kunvenoj kaj gravaj manifestacioj same kiel nenecesaj vojaĝoj kaj movoj, reklamo de mana lavado, plenumado de kvaranteno ktp).
Ĉi-tiu tutmonda pandemio kaŭzis seriajn nuligojn de sportaj kaj kulturaj eventoj tra la planedo, la efektivigon de multaj landoj de ĉirkaŭbarajn decidojn por malrapidigi la kontaĝo, la fermo de la limoj de multaj landoj, kaj borsa kraŝo pro la necertecoj kaj timoj, kiujn ĝi prezentas por la monda ekonomio. Ĝi ankaŭ kaŭzis sociajn kaj ekonomiajn nestabilecojn kaj estis la preteksto por la interretaj disvastigoj de eraraj aŭ konspiroteoriaj informoj.
Je la 21-a de aprilo, pli ol 2.500.000 da akumulaj kazoj estis konfirmitaj tutmonde, inkluzive de preskaŭ 680.000 homoj resanigitaj kaj preskaŭ 180.000 mortintoj[7]. Entute ĉirkaŭ 200 landoj kaj teritorioj estas trafitaj de ĉi tiu monda sano-krizo, kun pli ol 50.000 konfirmitaj kazoj en la sekvaj landoj: Ĉinio, Italio, Usono, Hispanio, Germanio, Irano, Francio, Rusio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando, Brazilo.